indigni

*indign/i (ntr)

Senti koleron pro ago aŭ konduto, konsiderata kiel malestiminda, nejusta, malnobla: ni indignas nur kontraŭ tiuj personoj, kiuj penas kaŭzi malordon inter ni (Z); mi indignas kontraŭ la nacioj memfidaj (X); indigni pro, pri maljusta akuzo; la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis [...] (N); iuj indignis inter si (N).
  • indigno
    Sento de iu, kiu indignas: mi ne povas ne esprimi mian indignon; indigni per granda indigno (X).
  • indigna
    Esprimanta indignon: indigna tono, rigardo, gesto.
  • indigne
    Kun indigno: forĵeti indigne malhonestan proponon.
  • indignigi
    Kaŭzi ies indignon: via agado indignigas ĉiujn kontraŭ vi (Z); la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon (X); mi ne volas paroli pri la diversaj indignigaj rimedoj, kiujn uzis s-roj B. kaj C. (Z).
  • indignindaĵo
    Ago inda je indigno: Kiel! pacienci post tiaj indignindaĵoj! (Z).
  • ekindigni
    Komenci senti indignon: li forte ekindignis kontraŭ ili (X).

    indignx


    Iel rilatitaj:

    abomenx ho! rigardx