strabi
*strab/i (ntr)
- Ne povi direkti ambaŭ okulojn al unu sama punkto.
- (f) Rigardi de flanke, kun malica aŭ envia intenco: ŝiaj pupiloj strabis al la lito.
straba
Trafita de strabismo: straba infano; (f) mi aŭdis neniun riproĉan vorton, vidis nenian straban (malican) rigardon (B). strabe
En straba maniero: strabe rigardi la riĉaĵojn de la najbaro. strabismo
Stato, en kiu ambaŭ okuloj de persono ne povas samtempe rigardi unu saman punkton (ofte nur unu el la okuloj estas tute sana): diverĝa, konverĝa strabismo; paraliza, konstanta strabismo. strabulo
Persono straba: inter la blinduloj regas la strabuloj (Z). strabometro
Instrumento, uzata por mezuri la devion de la du vidaksoj en la strabismo. strabotomio
Kirurgia transŝovo de iuj muskoloj, por korekti la strabismon.
Iel rilatitaj:
okulx
rigardx