skeptika

skeptik/a (1)


Nekredema, sekve:
  1. [FILOZOFIO] Aliĝanta al skeptikismo.
  1. Dubanta pri la vereco de la reganta religio.
  1. Inklina sin deteni je juĝado, pridubi la verecon de faktoj aŭ la neceson de ago: kiom ajn multe ni parolados pri la neceseco de lingvo internacia, la mondo ĉiam restos skeptika (Z); mi tamen estas iom skeptika pri tio (Z).
  • skeptikeco
    Nekredemo aŭ dubemo pri la vereco, boneco aŭ efikeco de io: la mondo, kies miljaran skeptikecon ni fine venkis (Z).
  • skeptikismo
    [FILOZOFIO] Doktrino, kiu neas la eblecon de ĉia scio, aŭ dubas pri ĝi, aŭ pri ĝia certeco: skeptikismo estas ripozejo, ne loĝejo por la racio, diris Kantio.
    pironismo.
  • skeptikulo
    Homo skeptika: la ĉefa afero, kiu povas konvinki la skeptikulojn (Z); skeptikulojn mi malamas (X).

    skeptikx


    Iel rilatitaj:

    rigardx