elokventa

*elokvent/a

  1. (iu) Posedanta la talenton facile, konvinke k bele paroladi: mi ne estas elokventa, ĉar mi havas nelertan langon (X); elokventa oratoro, advokato, propagandisto.
  1. (io) Belforma k konvinka: elokventa parolado, stilo; (f) elokventa rigardo (Z).
  • elokvente
    En elokventa maniero: paroli multe k abunde ne signifas paroli elokvente; per siaj gestoj, la infano elokvente esprimas sian deziron.
  • elokventi (ntr)
    Esti elokventa: sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti (Z).
  • elokvent (ec)o
    Natura talento paroli bele k trafe: per mono eĉ silento fariĝas elokvento (Z); la elokventeco naskiĝis antaŭ la reguloj de la retoriko; la tro konstanta elokventeco, diris Paskalo, enuigas; benata estu via elokventeco! (X).
    retoriko, parolarto.

    elokventx


    Iel rilatitaj: