koloro

*kolor/o

  1. Aparta impreso, kiun faras sur la okulo la diversaj elementoj de lumradio, resenditaj de iu korpo sendepende de ĝia formo: la sep koloroj de la ĉielarko; haroj de nedifinita koloro (Z); iafoje per roza aŭ blua koloro brilis ia rubandeto (Z); perdi (Z), ŝanĝi (Z) la koloron; (la ŝtonoj) kuŝis tie en ĉiuj koloroj (Z); kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas (Z); primitivaj, sekundaraj (miksaĵo de du primitivaj), komplementaj koloroj.
    farbo. [VIDU] kolorefekto.
  1. (f) Aparta impreso, kiun faras sur la psiko ia okazaĵo: vi ne devas prezenti al vi vian situacion en tia nigra koloro (Z); sento de feliĉeco, kiu montras al ili ĉion kun la plej rozaj koloroj; prezenti ion sub falsaj koloroj; pentri projekton per plej belaj koloroj; de sama koloro, de sama valoro (Z).
  1. = sonkoloro.
  1. Karaktero de intelekta verko, produktata per la elekto de la priskribitaj scenoj, sentoj, de la detaloj, de la vortoj, de la sonoj ktp: la romantika, klasika koloro de teatraĵo, de sonato; la loka koloro (uzo de detaloj donantaj lokan etoson); la malofteco de la adjektivoj donas al lia lingvo tre kuriozan koloron; la laboro de la intelektuloj donis koloron kaj vivon al la kultivo (Z).
  1. [LUDOJ] ĉiu el la du grupoj de kart-emblemoj, la ruĝa (karoo kaj kero) kaj la nigra (piko kaj trefo): en multaj soliteroj oni devas alternigi la kolorojn, ne la emblemojn.
  1. [HERALDIKO] Atributo unu- aŭ du-kromata de la diversaj elementoj en blazono.
    farbo, metalo, pelto.
  1. [FIZIKO] Kvantumnombro de kvarkoj: la kolora ŝargo povas havi tri valorojn, nomatajn ruĝa, blua, kaj verda. [VIDU] spektro.
  • koloroj
    1. Rubandoj, vestpartoj ktp kun apartaj koloroj kaj portataj kiel simbolo de aneco al partio, klubo ks, k, mezepoke, de servado al damo: mi havu la rajton nomi min via kavaliro kaj porti viajn kolorojn (Z); vi devas alkudri al via mantelo flavajn ringojn aŭ ĉirkaŭligi vin per blustria skarpo, ĉar tio estas la koloroj de mia domo (Z); (f) homoj de ĉiuj politikaj koloroj.
    1. Distinga elekto de koloroj kaj de markoj, elektitaj de regno aŭ alia komunumo kaj montritaj de ties flago: la naciaj koloroj; hisi, flirtigi siajn kolorojn.
  • kolora
    Havanta koloro (j)n: laĉo da koloraj koraletoj (Z); hele kolora vizaĝeto; la kolora povo, forto (la povo de iu kolorilo aŭ pigmento komuniki sian koloron al aliaj materialoj, kun kiuj oni miksas ĝin).
  • kolori (tr)
    Doni al io ĝian koloron: la herbo verde koloras la kampojn (B); la kuŝiĝanta suno koloris la nubojn per ŝanĝaj makuloj; la aŭtune kolorita ĉirkaŭaĵo (Z); (f) la akompananta muziko koloras la tutan dialogon.
  • koloraĵo
    Kolora substanco.
  • koloraro
    [BELARTOJ] Tuto de la koloroj kutime uzataj de pentristo. SIN. paletro 2.
  • kolorigi
    Fari, ke io (ŝtofo, tolaĵo, papero ks) ricevu koloro(j)n per tinkturado aŭ surŝmirado: postesigno de la sango la plankon ankoraŭ kolorigis (Z); virŝafaj feloj ruĝe kolorigitaj (X); nigre kolorigita tablo (Z); la knabo kolorigis la turbon ruĝe kaj orkolore (Z); la farbisto kolorigis la muron blua; ŝi kolorigis (ŝminkis) siajn okulojn (X).
  • kolorigaĵo = kolor (ig)ilo.
  • kolor (ig)ilo
    Substanco, uzata por kolorigi.
    farbo, pigmento.
  • kolorigisto
    Homo, kies metio estas kolorigi la murojn de domo ks.
    farbisto, pentristo, ŝmiristo.
  • koloriĝi
    Alpreni, ricevi koloron: ŝia vizaĝo ĉarme koloriĝis ĉe tia konfeso.
  • koloristo
    Pentristo, kiu serĉas esprimon pli per la koloroj, ol per la desegno aŭ la lum-efektoj.
  • kolorkonserva
    Lumrezista.
  • kolor (o)metro
    Aparato por mezuri diversajn parametrojn de koloro, i.a. intenson, helon, puron, komponantojn.
  • kolor (o)metrio
    La fako pri la mezurado de la parametroj de koloro.
  • kolorriĉa
    Prezentanta abundajn kolorojn: ĝi estis kolorriĉa kiel vosto de pavo (Z); (f) li parolis pri la kolorriĉeco de Italujo (Z).
  • dukolora
    Prezentanta du kolorojn: dukolora presaĵo.
  • mult (a)kolora
    Prezentanta multajn kolorojn: multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo (X); multkolora vosto de birdo (Z); (f) pecoj kun multkolora stilo (Z) (de diversaj aŭtoroj).
  • plurkolora
    Prezentanta plurajn kolorojn.
    bunta.
  • senkolora
    Ne (plu) havanta koloron: senkolora tabulo; senkolora likvo; senkolora vizaĝo; (f) tia senkolora oficiala parolo (Z); la senkoloreco de lia stilo; senkoloriĝi (pp ekz. teksaĵo, tapeto ktp); la antikvaĵoj, tiel palaj kaj senkoloriĝintaj! (Z).
  • transkolori
    Transdoni sian koloron al io submetita pro malsekiĝo: la ŝtofo ĉe la subbrako transkoloris la subŝtofon.
  • trikolora
    Prezentanta tri kolorojn: trikolora flago.
  • trikoloreto (Z)
    Trikolora penseo.
  • unukolora
    Havanta nur unu koloron: unuspeca kaj unukolora fadeno (Z).
    unutona, monokromata.
  • alikoloriĝi
    Ricevi alian koloron: pro la prilumado kelkaj nelumrezistaj substancoj alikoloriĝas.
  • belkolora
    Havanta plaĉan koloron: belkoloraj tapiŝoj (Z); ĉarma radio ĵetita sur la esencon de la ekzistado por ĝin belkolorigi (Z).
  • diverskolora, mikskolora
    Prezentanta diversajn kolorojn: diverskoloraj papilioj (Z), uniformoj (Z); libroj kun diverskoloraj kovroj (Z); perloj kaj diverskoloraj ŝtonoj (Z); mikskolora jako (Z), blazono (Z); diverskolore brodita silka tablotuko (Z); mikskolore pentritaj bildoj (Z); la belega diverskoloreco de la floroj (Z).
    bunta.
  • kongokoloraĵoj
    Vd Kongo.
  • sonkoloro
    [MUZIKO] Karaktero de sono, produktata de la harmonoj, kiuj akompanas fundamentan tonon, kaj varianta laŭ la speco kaj la kvalito de la instrumento aŭ de la voĉo.
    tembro.
  • strekkoloro
    [GEOLOGIO] Streko 2.
  • ŝanĝkolora
    Prezentanta ŝanĝiĝemajn kolorojn.
    muara.
  • RIM. 'Kolor' estas uzata kvazaŭ sufikso , por signifi koloron similan al tiu de la radike montrita objekto: brikkolora, ĉamkolora, fumkolora, kastankolora, lilikolora, naturkolora, *roz (o)kolora (f: aspektanta pozitive, ĝojige, optimisme) ktp.

    koloro


    blanka.blonda.blua.brila.bruna.bunta.diafana.farbo.flava.glacea.griza.haĉi.hela.iriza.kakia.Kiun koloron ĝi havas?.koloro.kvadratita.lazura, helblua.lila.malhela.nigra.nuanco.ora.oranĝ(kolor)a.pala.paletro.punca.purpura.rozkolora.rufa.ruĝa.skarlata.striita.verda.violkolora.
    rigardi

    Bildvortaro


    166-06 : malhelblua; ĉielblua; lazura
    166-01 -9 : buntaj koloroj
    166-01 : ruĝa
    166-02 : flava
    166-03 : blua
    166-04 : rozkolora
    166-05 : bruna
    166-07 : oranĝ(kolor)a
    166-08 : verda
    166-09 : viol(kolor)a
    166-10 , 11 : malbuntaj koloroj
    166-10 : blanka
    166-11 : nigra
    166-12 : adicia kolormikso
    166-13 : ruĝa bazkoloro
    166-14 : verda bazkoloro
    166-15 : blua bazkoloro
    166-16 : flava, mikskoloro el ruĝa kaj verda, komplementa koloro de blua
    166-17 : cejana; cejanblua, mikskoloro el blua kaj verda, komplementa koloro de ruĝa
    166-18 : malva (mikskoloro el ruĝa kaj blua, komplementa koloro de verda
    166-19 : subtraha kolormikso
    166-20 : malva bazkoloro
    166-21 : cejana bazkoloro
    166-22 : flava bazkoloro
    166-23 : blua, mikskoloro el malva kaj cejana, komplementa koloro de flava)
    166-24 : verda, mikskoloro el flava kaj cejana, komplementa koloro de malva)
    166-25 : ruĝa, mikskoloro el malva kaj flava, komplementa koloro de cejana)
    166-26 : sunspektro (koloroj de la ĉielarko)
    166-27 : grizoskalo; skalo de la grizoj
    166-28 : inkandeskaj koloroj

    Iel rilatitaj:

    afinx akromatopsix akromatx alizarinx batokromx bejx bildx bistrx blankx blondx blux brunx buntx cercidifilx daltonx dekstrinx diversx flavx grizx mantelx okulx palx rigardx rozx ruĝx salx verdx vitrx ŝanĝx