respekto

*respekt/o

  1. Sento, kiun oni havas pri la alta kvalito de io, kaj kiu igas onin eviti atenci aŭ spiti ĝin: submetiĝi kun respekto al la volo de Dio; ili agas tiel nur el senkonscia respekto antaŭ sia hereda ideo (Z); mi vidis, kiom malmulte da respekto vi havas por la (edzeca) ligo, kiu nin unuigas (Z); (moro), al kiu oni devas rilati kun la plej granda respekto (Z).
  1. Sento de profunda estimo, kiun oni havas antaŭ persono pro ties supera karaktero aŭ rango: dirinte adiaŭ al M. per saluto plena de respekto (Z); tion mi diras nur pro respekto al via moŝto; eksteraj signoj de respekto; malgraŭ mia profunda respekto al vi, mi diros [...] ; respekto mortigas la historion; li perdis eĉ la respekton antaŭ si mem.
  • respekti (tr)
    Trakti kun respekto
    1. ion: esploru ĝis la arbareto de la diin', sed sanktan la profundon respektu (Z); respektanta ordonon estos rekompencita (X); li respektis la silentan suferon de la malriĉa virino (Z); mi ne respektis la donojn de via beno (Z); la arbo devas esti respektata, diradis la gemaljunuloj (Z); respekti ies dezirojn, sian promeson (B).
      atenti, konsideri, observi.
    1. iun: la patron kaj patrinon mi respektis (Z); mi tro multe vin respektas, por ke mi faru ion similan (Z); respektu en li la reĝon (Z); la respektata kapo de la reĝo (Z).
      adori, estimi, ŝati.
  • respekta
    Esprimanta respekton: la libristo faris respektan saluton (Z).
  • respekte
    En respekta maniero: S. respekte alproksimiĝas kaj stariĝas genue (Z); tri maljunaj viroj respektplene iris antaŭ la sanktan ŝrankon Z); lasu min kapti respektege la objekton de nia celo (Z).
  • respektego
    Tre granda respekto, ŝuldata al superuloj: ili volas prezenti al vi sian respektegon (B).
  • respektinda
    Inda je respekto: via respektinda moŝto; la respektindeco de maljuna pastro.
  • malrespekti
    Havi malaltan opinion pri ies morala valoro kaj montri tion per sia konduto: malrespekti la reĝan majeston; kruele ofendita, malrespektita maljunulo (Z); kun malrespekta rideto.
  • memrespekto
    Konscio pri sia indeco.
  • nerespekto
    Manko de respekto.
  • trorespekta
    Montranta servemaĉan respekton.


    dediĉo. digno. estimo. genufleksado. honoro. humila. klinsaluto. konsidero. kulti. malfiera. netuŝebla. ofendi. oferdonaco. omaĝo. riverenco. saluto. supereco. ŝati. tabua.
    estimi. honesta. ŝati.

    Iel rilatitaj:

    admirx adorx aŭtoritatx estimx filx honestx rigardx timx ŝatx