perspektivo

perspektiv/o

  1. Prezento de objektoj laŭ la diverseco de aspektoj, kaŭzita de ilia malproksimeco kaj pozicio: kiel serio da arkaĵoj en perspektivo (Z); linia, kolora perspektivo; la mezepokaj pentristoj nesciis la perspektivon.
  1. Aspekto, kiun prezentas, rilate al la punkto, de kiu oni rigardas, objektoj vidataj en la malproksimo: de tiu monteto oni ĝuas belan ridantan perspektivon; post ĉiu figuro en la perspektivo montriĝas kelkaj aliaj (Z); la balkonaĵo elstaras tiel forte antaŭen, ke ĉiuj, kiuj rigardas el niaj fenestroj, sur tiu flanko ne havas perspektivon (Z).
    horizonto.
  1. (f) Aspekto, sub kiu oni prezentas al si pli aŭ malpli malproksiman okazon: la nuna situacio prezentas vastajn perspektivojn kaj esperojn; la vivo alprenis por li novan kaj pli vervan perspektivon; tio donis la agrablan perspektivon ricevi denove invitojn (Z); jen konsola perspektivo!; vidi ion en vera perspektivo; la teatra perspektivo ĉiam iom krudigas la nuancojn.
  • perspektive
    Laŭ la perspektivo: desegni aleon perspektive.
  • senperspektiva
    Prezentanta nenian verŝajnan esperon de sukceso, prospero: senperspektiva entrepreno; estis tute senperspektive.

    perspektivo


    Iel rilatitaj:

    artx horizontx rigardx ĝardenx