vaki

vak/i (ntr) (1)

Esti neokupita, pp loko, ofico ks: tri seĝoj ankoraŭ vakas en la unua vico; li kondukis ŝin al vakanta spaco antaŭ la statuo; de post tiu demisio, la prezidanteco vakas; dum du monatoj en somero la tribunaloj vakas; tiu numero en la nomaro de la verkoj estas ankoraŭ vakanta (Z).
  • vaka
    1. Libera pro neokupiteco: tiu ĉi kupeo estas ankoraŭ vaka; vaka telefona cirkvito, stacio (libera por alvoko aŭ konekto); tio okupos viajn vakajn horojn.
    1. (f) Ne okupita de mensa aktiveco: ŝia spirito ŝajnis tute vaka; akcepti la novaĵon kun vaka rigardo.
  • vak (ant)eco
    Stato de io vaka: vi devos avizi pri la vakanteco de tiu domo, de tiuj postenoj; plenigi la vakantecojn.
  • vakigi
    Fari, ke io estu vakanta: mi ricevis averton vakigi mian apartamenton ĝis la 31a de Januaro.
    evakui.
  • vakado
    Tempo, dum kiu tribunalo aŭ similaj organizoj regule vakas.

    vakx


    Iel rilatitaj:

    dezertx forlasx rigardx tutx