[ ARMEOJ] neregula mal· fermaĵo, farita en murego aŭ remparo por ebligi la perfortan eniron en fortikigitan urbon, kastelon, fortreson ks: la muregoj estis riparataj k la breĉoj komencis esti fermataj (x); (f) fari breĉon en la malamikaj vicoj.
trarompaĵo, fendego en muro, heĝo, vando ks: ili penetris en la korton per breĉo en la barilo; ripari breĉon de ŝipkorpo.
(f) loko, kie io mankas: ŝtopi breĉon en la lingvo, en la buĝeto.
[BIOLOGIO] Malhavo de segmento de kromosomo, aŭ interne, aŭ ekstremaĵe.