bari

  1. Meti ion sur vojon, por malhelpi la iradon: bari straton; bari al iu la vojon (Z), la eniradon (Z), la komunikojn; bari la fluon de rivero (B); ĉiuj alirejoj al la palaco estis baritaj de la soldatoj; [matematiko] barita aro (subaro de globo kun finia radiuso); barita funkcio (kies bildaro estas barita aro).
    bloki, fermi, obstrukci, ŝtopi.
  1. (f) Malhelpi la efektiviĝon, elvolviĝon de io: bari la progreson al la kalumnio; bari la vojon al ĉiuj reformoj; tiu kondamno baris al li ĉian estontecon; kio baras reĝan la ordonon? (Z); senkonscia tremo baras nian plej kuraĝan decidemon (Z); (oni diras), ke mi baras la lingvon kontraŭ ĉia evolucio (Z).
    bridi, kateni. [VIDU] bastono, trabo.
  • baro
    ĉio, kio baras:
    1. fizike: pro limoj k baroj malpacas najbaroj (Z); gardu vin du baroj, lipoj k dentaroj (Z); kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas (Z).
    1. metafore: E. forigas la lingvajn barojn inter la popoloj; la Fundamento ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo (Z); pro multaj ĝenoj k baroj la laboro haltis.
      muro.
    1. [matematiko] (pp aro de reelaj nombroj):
  • suba baro
    Nombro, kiu malsuperas aŭ egalas ĉiun nombron en la aro.
  • supera baro
    Nombro, kiu superas aŭ egalas ĉiun nombron en la aro.
  • barado
    Ago de tiu, kiu baras: la barado de la rivero postulis tri semajnojn.
  • baraĵo
    1. ĉio materia, per kio oni baras: baraĵo el branĉoj dehakitaj (
      abatiso), el ŝtonegoj; baraĵo en kanalo.
      digo.
    1. Natura obstaklo, kiun sablamaso prezentas al la elfluo de iaj riveroj.
      benko.
  • trakfina baraĵo
    [FERVOJO] Fortika baraĵo, pleje trusforma, ĉe kapo de saktrako, por malhelpi al trakveturilo transveturi la trakfinon, kun aŭ sen bremsefiko.
  • barilo
    1. Vico da lignaj palisoj, fiksitaj en la grundo k transverse kunigitaj, aŭ aranĝo de ŝtonoj metitaj unuj super la aliaj, por apartigi korton, ĝardenon ktp: vojeto inter vinberĝardenoj, kie estis barilo sur unu flanko k barilo sur la dua flanko (X); la bariloj, kiujn miaj kampuloj konstruas ĉirkaŭ siaj kampoj, por ke neniu leporo transsaltu (Z); la malfeliĉa anasido forkuris k flugis trans la barilo (Z); malantaŭ barilo kuraĝo estas facila (Z).
    1. (f) Obstaklo: tiuj ĉi sonoj estas granda barilo por la disvastiĝo de nia lingvo (Z); ĝi prezentas barilon kontraŭ la evolucio de la lingvo (Z).
      bariero, barikado, heĝo.
  • barumo
    ŝvelondego ĉe enfluo de rivero en maron.
  • ĉirkaŭbari
    1. ĉirkaŭi de ĉiuj flankoj per barilo: ĉirkaŭbari legomĝardenon; la tombo estis ĉirkaŭbarita per potkrevintaĵoj (Z).
    1. (f) ĉiamaniere malhelpi, plene ĝeni: mi ĉirkaŭbaros ŝin, ke ŝi ne trovos siajn vojojn (X); la viro regas, sed la virinon ĉio ĉirkaŭbaras (Z).
  • debari (Z), malbari (Z)
    Depreni, formeti baron aŭ barilon: la ĝardeno estas parte debarita (Z); la polico malbaris la vojon.
  • disbari
    Apartigi per baro (j).
  • senbara
    Absoluta: senbara regado, diktatoreco.
  • akvobaraĵo
    [arkitekturo] Baraĵo en rivero, por reteni la akvon ĉe certa nivelo.
  • balonbarilo
    Kontraŭaviadila obstaklo el ŝtalaj dratoj, preskaŭ vertikale subtenataj de po unu katenbaro.
  • eĥobarilo
    [telekomunikoj] Aparato por malhelpi eĥon en tre longa telekomunika lineo.
  • frekvencobarilo
    [telekomunikoj] (pp anteno aŭ radioaparato) Cirkvito por malebligi pluan fluon de difinita frekvenco.
  • plektobarilo (Z)
    Heĝo.
    barx

    barx


    Iel rilatitaj:

    abatisx absolutx balustradx barierx barikadx bastonx benkx blokx bremsx bridx digx fermx fostx helpx heĝx hotelx kastelx katenx limx murx obstaklx obstrukcx palisx trabx ĝenx ŝtonx ŝtopx