sedimento

sediment/o (Z)

  1. [GEOLOGIO] Natura demetaĵo, plej ofte tavoliĝinta, estigita de eksterdevenaj fenomenoj; ĝi konsistas el minerala k/aŭ organika materialo, transportita de akvo, glacio aŭ vento, demetiĝinta pro fizikaj, kemiaj k/aŭ biokemiaj fenomenoj: mara, laga, kontinenta sedimento; kalcikarbonata, silica sedimento.
    diagenezo, petro, tavolo.
  1. [KEMIO] Precipitaĵo el suspensiaj aŭ pli-malpli solvitaj materialoj en senmova likvo: urinaj sedimentoj; sedimento formiĝis funde de la retorto.
    feĉo, surfundaĵo.
  • sedimenta
    Rilata al sedimento: sedimentaj terenoj, petroj; sedimenta baseno.
  • sedimentigi
    Estigi sedimentiĝon.
  • sedimentiĝi
    Iĝi sedimento (pp suspensio, polvo ktp).
  • sedimentiĝo
    1. [GEOLOGIO] Formiĝo de sedimento: mara, laga, eola (venta), glaĉera sedimentiĝo.
    1. [KEMIO] [MEDICINO] Formiĝo de sedimento per disiĝo de eroj de malsama dikeco laŭ ilia falotempo en senmova likvo: la rapideco de sedimentiĝo de la ruĝaj globetoj estas pli granda ĉe multaj akutaj aŭ kronikaj afekcioj.
  • sedimentologo
    Specialisto en sedimentologio.
  • sedimentologio
    Scienco pri sedimentoj, sedimentiĝo kaj sedimentaj petroj.

    sedimentx


    Iel rilatitaj:

    aluvix argilx aŭtigenx baŭksitx benkx breĉix dekantx deponx faltx kanjonx valx vulkanx ŝtonx