metamorfa
metamorf/a
[GEOLOGIO] (pp petro) Transformiĝinta sen fandiĝo pro mekanikaj, fizikaj (precipe varmo k/aŭ premo) k/aŭ kemiaj procezoj, el kiuj rezultas apero de novaj strukturoj kaj kristaloj. metamorfiĝi
Iĝi metamorfa: el metamorfiĝo rezultas perdo de akvo, dum el alteraciiĝo rezultas gajno de akvo. metamorfismo
Metamorfiĝa procezaro: metamorfismo regiona, kontakta, montariĝa, prema, hidroterma, kolizia (pro kolizio kun granda aerolito).
diagenezo.
metamorfx
Iel rilatitaj:
amfibolitx
anateksx
ŝtonx