porfiro

*porfir/o

  1. [GEOLOGIO] Magma petro, havanta pli-malpli grandajn kristalojn en etgrajna aŭ vitra pasto.
  1. [HISTORIO] Malmola vulkana petro (andezito), ekspluatata en Egiptio, konsistanta el grandaj kristaloj de feldspato en pasto, ambaŭ pigmentitaj de ruĝo ( [GEOLOGIO] ruĝa antikva porfiro) aŭ de verdo ( [GEOLOGIO] verda antikva porfiro): busto de faraono el porfiro.
  • porfira
    Rilata al porfiro: [GEOLOGIO] porfira strukturo (pp porfiro 1).
    grajna, mikrolita.
  • porfireca
    [GEOLOGIO] (pp plutona aŭ metamorfa petro) Karakterizata de grandaj kristaloj (paralelepipedaj aŭ migdaloformaj) disaj en maso (grajna aŭ skisteca) de notinde malpli grandaj kristaloj: porfireca granito.

    porfirx


    Iel rilatitaj:

    ŝtonx