marmoro

*marmor/o

  1. [GEOLOGIO] Polurebla kalkpetro, tute grandkristala, ofte enhavanta kolorajn vejnojn pro malpuraĵoj, uzata en konstruado kaj skulpturo.
  1. [TEKNIKOJ] Marmoro 1 kaj ĉia petro polurebla kaj uzata kiel ĝi: tute supre staras ŝi mem en blanka marmoro (Z); tiel bela, kiel povis krei nur la naturo kaj la plej granda majstro de marmoro (Z), la konstruita el marmoro katedra preĝejo (katedralo) de Florenco (Z); Marta staris, pala kiel marmoro (Z); marmormino.
  • marmora
    Farita el marmoro: belaj marmoraj statuoj (Z); (f) viajn marmorajn ŝultrojn per kisoj frapi skurĝe! (K).
  • marmori (tr)
    Kolorigi, imitante la kolorojn de marmoro.
  • Marmora Insularo
    Turkia insularo en la Marmora Maro.
  • Marmora Maro
    Maro inter la Maroj Nigra kaj Egea (28°E, 40°40'N).
  • marmorejo
    Laborejo, kie oni prilaboras marmoron.
  • marmorumi (tr)
    Imiti per farboj la marmorajn vejnojn sur io: marmorumi murbazojn, paperon; volumo kun marmorumitaj tranĉpartoj.
    jaspi, vejni.

    marmorx


    Iel rilatitaj:

    alabastrx brokatelx ŝtonx