kvarco

*kvarc/o

  1. [GEOLOGIO] Mineralo el sesangula silicia dioksido, SiO2, tre dura, senkolora kaj travidebla kiam pura, sed ofte kolora pro enhavo de malpuraĵoj: vitreca kvarco (senkolora kaj travidebla); fumeca kvarco (grizeta aŭ bruneta kiel fumo); lakteca kvarco (laktoblanka); roza kvarco.
    ametisto, aventurino, kalcedono, opalo.
  1. [ELEKTRO] Kvarca kristalo, kiu en elektra kampo oscilas je konstanta frekvenco.
  • kvarca
    Konsistanta el kvarco aŭ enhavanta kvarcon: kvarca oscililo, kvarca horloĝo.

    kvarcx


    Iel rilatitaj:

    agato ametistx arkozx aventurinx ŝtonx