gipso
*gips/o
- Blanka pulvoro, ricevita per parta senakvigo de gipsoŝtono sub varmoago (150-200°C), kaj uzata en diversaj industrioj pro ĝia eco formi, se miksite kun akvo, solidan, neduran mason, kiu poste hardiĝas: Pariza gipso (fajna gipso, uzata por muldi, bandaĝi ktp); statueto el gipso [VIDU] gipsobandaĝo, gipsbildo.
- = gipsmineralo.
gipsa
Konsistanta el gipso: rompitaj gipsaj figuroj (Z); gipsaj kopioj de malbone kreskintaj membroj (Z). gipsi (tr)
[ARKITEKTURO] ŝmiri per gipso, ordinare miksita kun aliaj substancoj: gipsi plafonon, kamenon (B).
kalki, stuki. gipsaĵo
ĉia objekto el gipso. gipseca
Havanta la aspekton de gipso. gipsisto - Laboristo, kiu pretigas gipson.
- ŝmiristo de gipso.
gipsmineralo, gipsoŝtono
[GEOLOGIO] Mineralo, monoklina kalcia dihidrata sulfato, CaSO4.2H2O. SIN. gipso 2. engipsigi
Meti (rompitan membron) en gipson.
gipsx
Iel rilatitaj:
alabastrx
bandaĝx
ŝtonx