pavimo

*pavim/o

Tegaĵo el ŝtono, ligno, asfalto kc, etendita sur la grundo de strato, vestiblo kc: la planko prezentis duone disfositan pavimon el brikoj (Z); li (stana soldato) enpuŝiĝis inter la ŝtonojn de la pavimo kun la kasko kaj la bajoneto malsupre (Z); ŝi ekspluatis la laborantinon, kiun ŝi levis de la pavimo (mizero kaj senhejmeco) malsatan kaj en ĉifonoj (Z).
trotuaro, defluilo.
  • pavimi (tr)
    Tegi per pavimo: en nia vilaĝo ne ĉiuj stratoj estas pavimitaj (B); ili loĝis en kelo, al kiu la eniro kondukis tra pavimita vestiblo (Z); (f) per promesoj estas pavimita la infero (Z).
  • pavimero
    ĉiu el la apartaj ŝtonoj, konsistigantaj pavimon.
    slabo.
  • pavimisto
    Tiu, kiu metie pavimas: la pavimistoj uzas (pavimbatilon) por la batebenigo de la ŝtona pavimo (Z).

    pavimo


    Iel rilatitaj:

    kahelx plankx stratx vojx ŝtonx