simbolo

simbol/o

  1. Io, kio prezentas, elvokas aŭ servas por esprimi ion alian, pro analogeco aŭ pro konvencio, precipe io konkreta, kiu anstataŭas ion abstraktan: blanko estas simbolo de pureco, leono-de forto, kruco-de kristanismo; verda stelo estas simbolo de E.; ne ĉiuj popoloj vidas en la kiso simbolon de amo (Z); la esperantismo, kies natura simbolo mi estas (Z); la serpento estas unu el la plej antikvaj simboloj seksaj; naciaj simboloj.
    atribuo, emblemo, signo.

RIM. La diferenco inter 'emblemo' kaj 'simbolo' estas, ke 'simbolo' havas pli antikvan originon kaj pli ĝeneralan akceptatecon, dum la 'emblemo' estas ofte la rezulto de persona iniciato, la verko de unu artisto.
  1. Signo aŭ grupo de signoj, uzata en diversaj fakoj por prezenti objekton, kvanton, rilaton, operacion ktp: Pb estas la simbolo de plumbo, Val de valino; fonetikaj, matematikaj simboloj.
    mallongigo, siglo.
  1. [KRISTANISMO] Resumo de kristanaj dogmoj: la Simbolo de Niceo, de la Apostoloj.
    kredo.
  • simbola
    1. Rilata al simboloj aŭ konsistanta el simboloj: simbola skribado (Z) (el naturaj figuroj); la simbola lingvo de la sonĝoj.
    1. Servanta kiel simbolo: mitaj, simbolaj personoj; simbolaj ritoj; (la ĥina skribo), en kiu per unu komuna simbola signo estas esprimata tiu sama penso (Z).
    1. Havanta valoron nur de simbolo, ne de realaĵo: tio estis nur simbola ofero; simbolaj strikoj, punoj.
  • simboli (tr)
    Esti simbolo de: + simbolas adicion; en la prahistoriaj ŝtondesegnoj, rado simbolas la sunon; oni interplektas la manojn, por simboli harmonion.
  • simbolaro
    Tuto de la simboloj uzataj en iu fako: la tradicia matematika simbolaro; la kemia simbolaro.
    notacio.
  • simboligi
    Prezenti per simbolo: la Helenoj simboligis la pacon per la olivarbo.
  • simboliko (Z)
    Scienco, kiu kolektas kaj provas klarigi la simbolojn de iu popolo, religio, k.a.: la simboliko de la katedraloj, de la blazono.
  • simbolismo
    [BELARTOJ] [BELETRO] Skolo de pentristoj kaj de poetoj, kiuj en la fino de la 19a jc elektis la simbolon kiel plej artan esprimilon de la afineco de la aĵoj kun la homa animo.
  • simbolisto
    Adepto de la simbolismo.
  • operacisimbolo
    [KOMPUTIKO] Simbolo, uzata en programlingvo por indiki operacion: la operacisimboloj 2 dummy @examples @grepClassA grepx grupo1.html grupo2.html grupo3.html grupo4.html grupo5.html grupo6.html grupo7.html grupo8.html grupo9.html grupoA.html grupoB.html grupoC.html grupoD.html grupoE.html grupoX.html index.html @insert.sh @insert.sh~ kapvortoj.html @katalogo klasoj.css klasoj.sh Kontakto2.html Kontakto.html @krei.sh list listx @@@modelo.html model.redirect @movi.sh nejampreta.html nejampretx.html newTemp ofteco.html oftKontakto.html @PIV @PIV.html PIVoriginal.html @PIV.xml PIV.xml PIV.xsl PIVXXXc PIVXXXd PIVXXXe PIVXXXf PIVXXXg PIVXXXĝ PIVXXXh PIVXXXĥ PIVXXX.html PIVXXXi PIVXXXj PIVXXXj~ PIVXXXĵ PIVXXXĵ~ PIVXXXk PIVXXXk.html~ PIVXXXl PIVXXXl~ PIVXXXm PIVXXXm~ PIVXXXn PIVXXXn~ PIVXXXo PIVXXXo~ PIVXXXp PIVXXXp~ PIVXXXr PIVXXXr~ PIVXXXs PIVXXXs~ Radikoj-685.html @@@redo @redoTemp @reRilatitajList.sh @rerilatitaj.sh revo.js @rilatitajList.sh @rilatitaj.sh @rilatitajSupre temoj.html temp tezauro.01.tar.gz tezauro.html @touchList.sh @touch.sh @vinjet vortoj vortoj.01.tar.gz vortoj.02.tar.gz Zlatko.html Zlatko.html~ kaj / ligas pli forte ol + kaj -.
  • vortsimbolo
    [KOMPUTIKO] Signoĉeno, uzata en komputila programo kiel parto de la lingvo aŭ kiel nomo de variablo, proceduro ks: rezervita vortsimbolo.

    simbolx


    Iel rilatitaj:

    alegorix bildx blazonx personx skribx