legitimi

legitim/i (tr) (3)

  1. Pruvi per dokumento la identecon, individuecon de iu: sin legitimi per pasporto (B); gasto, kiu legitimiĝis ĉe la mastro kiel kriminala policisto (Z).
  1. Rajtigi postulon, pretendon per dokumento: legitimi sian posedrajton, sian naskiĝon en tia dato kaj loko; legitimi sian heredontecon pri la trono; por la traduko de l' Infero mi definitive legitimis tiujn necesajn rimfaciligojn (K).
  1. Konfirmi la aŭtentikecon de dokumento: legitimi ies subskribon; legitimi testamenton ĉe la tribunalo.
  • legitim (ad)o
    Ago de tiu, kiu legitimas: se venos al ni persono kaj anstataŭ ĉiu legitimado li nur diros al ni, ke li estas tiu sama persono, kiun ni atendas (Z).
  • legitimaĵo, legitimilo
    Dokumento, per kiu oni povas legitimi iun aŭ ion: la kriminalpolicisto montris sian legitimilon (M); li havis ĉiujn legitimaĵojn kun si (M).
  • legitimisto
    [POLITIKO] Partiano de reĝo aŭ tronpretendanto, kies rajtoj baziĝas sur la rekta heredeco.

    Iel rilatitaj:

    aŭtentikx personx