ni

*ni

Pron. , signifanta:
  1. mi kaj ci aŭ vi: ni iru promeni, sinjoroj! (Z); ni rapidu kun la elektado (Z); ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon (Z); se ni devas uzi ian sufikson [...] (Z); (vs: mi kaj vi ĉiuj homoj): ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj (Z); ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa (Z).
  1. mi kaj li/ŝi/ĝi aŭ ili: tiam ni, mi kaj Marcello, ekvidis [...] (Z); li estas mia amiko kaj nin oni ĉie renkontas; ni estas homoj, vi estas infanoj (Z); bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu (Z).
  1. (retorike, pro soleneco aŭ pro modesteco) mi, kiel reprezentanto de supera instanco: Reĝo: ni decidis [...] kaj tial ni [...] edziĝis kun l' edzin' de nia frato (Z); la montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni (Z).
  • *nia
    Rilata aŭ apartenanta al ni: nia fidela servanto mortis (Z); ŝi estas la unua baletistino en nia teatro (Z); la politiko de nia ministro (Z); nia lando venkos (Z); en fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas (Z).

    ni

    PMEG: [ni]

    Esprimoj

    En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia trabon ne vidas.
    Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj.

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    ci ili li mi vi ĝi ŝi

    Ankaŭ vidu:

    memo, modesteco persono, pronomo, retoriko

    Iel rilatitaj:

    ci ili li mem mi modestx personx pronomx retorikx vi ĝi ŝi