tiu

*tiu


Morfemo uzata:
I- kiel determinanto de substantivo:
  1. por montri personon aŭ objekton, kun aŭ sen gesto: ĉu ĝi estas tiu juna kortegano, kiu loĝas-...Jes, apud tiu arboj (Z); tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn (Z).
  1. por esprimi, ke la apuda substantivo estas jam konata: en unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al si [...] (Z).
  • II- kun elipso de subst.:
    1. ĉar tiu substantivo troviĝas en la kunteksto aŭ parola situacio: kiu estas tiu (sk. 'homo'aŭ 'objekto')?; forpelu ĉi tiun, kaj lasu la alian!; tiu ĉi (sk. 'homoj'aŭ 'bestoj') estas denaskaj malamikoj;
    1. por reprezenti jam priparolitan personon, kiam tiu persono ne estas la subjekto de la antaŭa prop. (tiu lasta): Jakob alproksimiĝas al Isaak kaj tiu lin palpis (X); li rakontis al sia edzino pri la maljuna viro kaj pri la stana soldato, kiun li sendis al tiu (Z).
    1. por esti la korelativo de rilativo: plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta (Z); kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj (Z).
  • III- pron-e, anst. 'la + substantivo antaŭe menciita': doktrino, apogita sur tiu de Platono; mi preferas la poemon de Lenau al tiu de Goeto.
  • tiu kaj tiu
    Sintagmo uzata por eviti precizigi kaj elnombri serion da aferoj: novajn formojn oni devas doni kun la formoj malnovaj, aldonante la rimarkon, ke 'la fundamenta formo estas tiu kaj tiu (malnova), sed en la literaturo plej ofte estas uzata la formo tiu kaj tiu (nova)'(Z); (analoge) preĝu por mi, preĝu por tiu, edzino de tiu! B.
    tia-tia.

    tiu

    PMEG: [tiu]

    Esprimoj


    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    li
    ĝi
    ŝi

    Ankaŭ vidu:

    konata, korelativo, montri, morfemo, objekto, persono, pronomo,

    Iel rilatitaj:

    konx korelativx li montrx morfemx objektx personx pronomx ĝi ŝi