tri

*tri¹

  1. Numeralo, esprimanta la nombron post 2 en la serio de la entjeroj (3, III): tri estas duono de ses (Z); la regulo de tri (Z); li promenas kun tri hundoj (Z); tri el ni; vi iros tri fojojn en la jaro (X); dum la tri pasintaj monatoj la vesto pli eluziĝis (Z); (en komando) laŭ la komando 'tri'vi ekpafos!; unu, du, tri! nun ni flugu dekstren! (Z).
  1. Nomo de la cifero 3.
  • tria
    Vicmontra numeralo, signifanta, ke la koncernataĵo venas post du antaŭaj: du militas-tria profitas (Z); la tria volumo de la kolekto Stafeto; la tria libro de la Biblio; Napoleono la Tria; la tria potenco (
    kuba); la tria de Majo; vekiĝi je la tria nokte.
  • trie
    En la tria loko (en elnombrado): unue mi redonas al vi la monon [...] , due mi dankas vin [...] , trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos (Z).
  • trio
    1. Aro de tri aferoj aŭ personoj: trio da asoj; trefa trio; trio plaĉas al Dio (Z); la Trio por la Tria (loka komitato por la 3a U.K. en Kembriĝo).
    1. La nombro aŭ cifero 3: li ricevis trion kaj estis rifuzita.
    1. = triteto.
    1. [BELETRO] Grupo de tri versoj, ripetiĝanta ene de fiksforma poemo (ekz. soneto) laŭ la sama skemo: regula soneto konsistas el du kvaroj kaj du trioj.
  • triobla
    1. Prezentanta nombron aŭ kvanton, kiu estas al la antaŭa kiel tri al unu: proksime de ili staris alia figuro de triobla grandeco (Z).
    1. Konsistanta el tri partoj: triobla fadeno; triobla kiraso; la Triobla Korbo (Tripitako).
  • trioble
    1. Multiplikite per tri: trioble kvar estas dek du.
    1. En triobla maniero: trioble faldi; fariĝi trioble pli riĉa.
  • triobliĝi
    Iĝi triobla: inter la du vendoj de tiu sama pentraĵo, ĝia prezo triobliĝis.
  • triono
    ĉiu el la tri egalaj partoj de tuto: mi tuj pagos al vi du trionojn de la sumo, la trian trionon vi ricevos ĉe la livero; triono de jaro (4 monatoj); depreni al la riĉaj avaruloj la trionon de la zorgoj, kiuj forpelas de ili la oran dormon (Z).
  • trionigi
    Dividi en tri egalajn partojn.
  • triopo
    1. Grupo de tri aferoj aŭ personoj: triopo da spektraj linioj; triopa serio da kartoj (SIN. tercio); la Triopa Alianco.
    1. [MATEMATIKO] Vico kun elementoj (ordita triopo): el (a, b, c, d) oni povas formi 64 triopojn; en tridimensia spaco punkto estas determinita per triopo de reelaj nombroj.

    RIM. Simile pri aliaj pozitivaj entjeroj n: konsideru n-triopon
    (x1,..., xn).
    1. Aro kun tri elementoj: el (a, b, c, d) oni povas formi 4 triopojn.
  • triopa
    Rilata al triopo.
  • *triope
    En grupo de tri: ili promenas ĉiam triope.
  • triopismo
    Amorado fare de tri personoj.
  • triteto
    1. [MUZIKO] Komponaĵo konsistanta el tri partoj aŭ por tri ludantoj.
    1. [MUZIKO] La ludantaro de tia komponaĵo.
  • triulo
    1. La tria persono, ekstera al iu negoco, diskuto ktp: deponi sumon en la manojn de triulo.
    1. En asekuro, (rilate al poliso) alia persono ol la subskribintoj de poliso, aŭ (rilate al damaĝo) alia persono ol la asekurpreninto kaj la kontraŭa partio.
  • triiliono
    Miliono da duilionoj (10¹ä).
  • trijara
    Naskita antaŭ tri jaroj: trijara infano, kurĉevalo.
  • Triunuo
    1. [KRISTANISMO] Kuneco de tri samsubstancaj 'personoj' (Patro, Filo kaj Sankta Spirito), per kiuj Dio revelaciiĝas: la dimanĉo de la Triunuo (sekvanta la Pentekostan); ili perfidus la triunuan Dion! (Z).
      Trinitato.
    1. (analoge) Kuniĝo de tri dioj, diecaj aŭ sanktaj personoj: la hindua triunuo (Bramo, Viŝnuo, ŝivao).
  • tri²
    Prefikso , montranta:
    1. ke substanco estas karakterizata de, aŭ konsistas el, tri samaj atomoj, funkcioj, molekuloj ks: trifosfata acido, trinitrotolueno; trimero, tripeptido, trisakarido.
      mono/, di/, tetra/, oligo/, poli/. [VIDU] hiper/;
    1. ke sakarido, konsistas el 3-karbonatoma ĉeno: triozo (C3H6O3).
      prop/.

    tri

    PMEG: [nombroj]

    Esprimoj

    Du militas, tria profitas.
    Duono antaŭ la tria.
    En triangulo oni rigardas bazo la lateron oponan al la vertico.
    La tria sekso (samseksemuloj).
    Lasi tri provojn por diveni.
    Pagi la luprezon je la unua de ĉiu trimestro.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    (tri)nitroglicerino,(tri)nitroglicerolo,kromia triklorido,sulfurtrioksido,tria,triafoja,triafoje,triagrada,triblasta,tricent,triciklo,tridek,tridento,tridrata,tridrata lineo,trie,trietaĝa,trifingra mevo,trifoja,trifoje,triiliono,trijambo,trijara,trijara,triklorido,trikolora,trikolora penseo,trikoloreto,trikoloreto,trikonusdentuloj,trikorna,trikromio,trikuspida,trikuspida,trikvarone,trilineara,triliono,triloba azimeno,trilobuloj,trimast(ul)o,trimero,trimetilpentano,trimonata,trimova,trinaskito,trinitroTolueno,trinombraj,trio,triobla,trioble,triobliĝi,trionigi,triono,triopa,triope,triopismo,triopo,tripartia,tripieda,tripiedo,tripinta,triploida,triploida,tripunkto,trirapida,trisakarido,triskipa,trisoma,tritakta,triteto,tritrokeo,triulo,triunuo,triverso,trivoja,triĝemelo,triĝemina,triĝeminismo,ĉiutrijara

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    Marto (tria monato)
    cifero
    entjero
    mezurunuoj
    nombro
    numeralo
    pitagora triangulo
    prop-
    rango
    valoro

    Trinitato (Triunuo; Bramo, Viŝnuo, Ŝivao)
    ĝardena atriplo
    sfera trigonometrio
    triado
    triakontano
    triaso
    tribrako
    tricepso
    triceratopo
    tricio
    trifolia kuskuto
    trifolio
    triforio
    triftongo
    triglifo
    trigona
    trigonelo
    trigono
    trigonometria
    trigonometrio
    triklina
    trili
    trilo
    trilobitoj (trilobuloj)
    trilogio
    trimarano
    trimestra
    trimestro
    trinomo
    triodo
    trioleto
    triolo
    triplikato
    triptiko
    triremo
    trito
    tritono
    triumviraro
    triumviro

    Ankaŭ vidu:

    dimensio, kalkuli, kvanto, matematiko, mezuri, nombro, ordo, pli, prezo.

    Iel rilatitaj:

    -ol Bramx Martx Pitagorx Trinitatx Viŝnux angulx atriplx ciferx deltoidx deltx dimensix entjerx kalkulx kuskutx kvantx matematikx mezurx nombrx numeralx ordx patrx personx pli prezx prop rangx triadx triakontanx triasx tribrakx tricepsx triceratopx tricix trifolix triforix triftongx triglifx trigonelx trigonometrix trigonx triklinx trilobitx trilogix trilx trimaranx trimestrx trinomx triodx trioletx triplikatx triptikx triremx tritonx tritx triumvirx valorx Ŝivax