kolektiva

kolektiv/a (3)

  1. Prezentanta la komunan agadon de pluraj kunigitaj personoj: kolektiva laboraĵo, verko, protesto, decido.
  1. Prezentanta ecojn, apartenantajn specife al grupo kaj ne al la ĝin konsistigantaj individuoj: kolektiva halucino; kolektiva konscio.
  1. Kuniganta plurajn personojn aŭ objektojn sub komuna nomo aŭ signanta ilin per aparta determinilo: 'gento' estas kolektiva vorto; kolektiva adjektivo, pronomo (
    ĉiu, tuta).
  • kolektivo
    Aro da personoj komune agantaj aŭ laborantaj, aŭ kunigitaj per komunaj interesoj: ni man' en man' en kolektiv' kantante iras al la viv' (TJO-kanto).
  • kolektivismo
    Socia sistemo, kiu starigas la kolektivan proprecon de ĉiuj produktorimedoj, anstataŭigas la kapitalistan konkuradon per socia organizo de la laboro, kaj dispartigas la kolektivajn produktojn proporcie al la kvanto de la plenumita laboro.
    socialismo, komunismo.
  • kolektivisto
    Adepto de kolektivismo.

    kolektiva


    Iel rilatitaj:

    -n asekurx ili personx ĉiu