Morfemo kun pronoma rolo, signifanta 'de ĉiu, de ĉiuj' (kutime: 'persono(j)n') en apartena senco: E. estas ĉies propraĵo (Z); klarigi la aferon en ĉies alesto (Z); klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro (Z); ĉies lumboj senfortiĝis, ĉies vizaĝoj nigriĝis (X); ĉies okuloj kun teruro deturniĝis de tiu homo (Z).