rolo

rol/o (1)

  1. [SPEKTAKLO] Tio, kion devas diri aŭ fari aktoro en teatraĵo aŭ filmo: al tiuj ne permesu paroli pli, ol troviĝas en ilia rolo (Z); lerni, provi, prilabori sian rolon; forgesi sian rolon. [VIDU] suflori.
  1. Karaktero atribuita al aktoro en teatraĵo aŭ filmo: li ne komprenas sian rolon; tiuj, kiuj ludas la rolon de reĝoj (Z); tiuj, kiuj ludas ĉe vi rolojn ridindajn (Z); (f) vi ludas la rolon de modestulino, sed vi estas ruza kanajlo (Z); kvazaŭ ĝi (la arbo) volus ludi la rolon de sunombrelo (Z); kion pensus vi, se mi en la afero (sekreta korespondado) ludus rolon de leterujo aŭ de skribotablo? (Z).
  1. Funkcio, agado, posteno, ĉio, kion iu estas komisiita aŭ supozata fari: rol' de virino, bona mastrino (Z); kian ajn socialan rolon ili havas (Z); mi lasis al mi nur la rolon de konsilanto (Z); sciante jam bone la intencatan rolon de s-ro de B. (Z); demeti de mi ĉian oficialan rolon (Z); plenumi rolon en ia afero (Z); la lasta vorto, kiun mi elparolos en rolo de aŭtoro [...] (Z); (f) prepozicioj, kiuj havas randegan rolon en Parado de kunmetitaj vortoj (Z); la kutimo ludas gravan rolon en la vivo (Z); E. montriĝis tute taŭga por sia rolo (Z).
    ofico, tasko.
  • roli
    Ludi rolon, aktori.
  • rolulo
    Aktoro, ludanta ian rolon.
  • ĉefrolulo
    Tiu, kiu ludas la ĉefan rolon (pf).
    heroo, protagonisto.

    rolo


    Iel rilatitaj:

    aktorx anstataŭ el en herox personx teatrx