tablo

*tabl/o

  1. Meblo, konsistanta el plato subportata de unu aŭ pluraj piedoj, aŭ de tabuloj sur du aŭ tri flankoj: faru tablon el akacia ligno (X); ferpieda tablo; tripieda, kvarpieda tablo; faldebla, longigebla tablo; ronda, ovala, ortangula tablo; tabloj kun brilantaj marmoraj platoj (Z); stari en magazeno malantaŭ la magazena tablo (Z); malantaŭ la butika tablo ne staris multe da junaj homoj (Z); tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas (Z); adaptebla tablo de desegnisto; porti iun sur lian operacian tablon; tablo de pokero, de briĝo; ĵeti siajn kartojn sur la tablon; dancigi la tablojn (pp spiritismo).
    alonĝo.
  1. Tia meblo, uzata por surmeti la manĝaĵojn: al tiu tablo sidiĝas la patro de la familio kun ĉiuj familianoj (Z); primeti la tablon (Z), vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita (Z); prilevi la tablon (depreni la manĝilaron); manĝi ĉe la komuna tablo; ĉe apartaj tabloj (en restoracio); sidi ĉe tablo, leviĝi de ĉe tablo; tablo festena, sed telero malplena (Z); tablon ornamas ne tuko, sed kuko (Z); rulfali sub la tablon (drinkinte).
  1. Tia manĝotablo, rigardata el la vidpunkto de la manĝaĵoj kaj de la manĝantaro: tablo kovrita faras amikojn (Z); inviti iun al sia tablo; teni bonan tablon; teni apertan tablon (ĉe kiu ĉiu konato povas sidi sen speciala invito); homo, kiun la tablo ruinigis; la plezuroj de la tablo; la supra fino de la tablo (Z) (honora sidloko); (analoge) la tablo de l' Sinjoro (N); la sankta Tablo (loko de komuniiĝo).
  • tabla
    Rilata al tablo, precipe al manĝotablo: tablaj konversacioj.
  • *tableto
    Malpeza aŭ malgranda tablo.
  • ĉetable
    ĉe la tablo, por manĝi aŭ ludi: sidi ĉetable (Z).
  • surtablo
    La manĝogarnituro troviĝanta surtable; la manĝilaro, la servico kaj la tukoj: surmeti, formeti la surtablon.
    manĝometo.
  • surtable
    Sur la tablo: surtable estis manĝoj delikataj (K).
  • surtabligi
    Meti sur tablon: oni surtabligis la manĝaĵon (Z); surtabligi siajn kartojn.
  • klaptablo
    Tablo, de kiu parton oni povas mallevi, kiel klapon, por gajni lokon.
  • kudrotablo
    Malgranda tablo, ofte kun speciala sako, por enteni la kudrilaron kaj la prikudratajn pecojn.
  • noktotablo
    Apudlita tableto, kie oni metas lampeton, vekhorloĝon, libron kc.
  • *skrib (o)tablo
    Tablo, destinita por skribado.
  • ŝaltartablo
    [SPEKTAKLO] Tablo, sur kiu estas grupigitaj ĉiuj ŝaltiloj por lum- kaj son-efektoj.
  • tualettablo
    Meblo, kun spegulo, kaj tableto, ĉe kiu oni povas finpretigi sian hararanĝon, ŝminkadon kc.
  • vartotablo, vindotablo
    Tablo, sur kiu oni vindas infanon.

    tablo


    Esprimoj

    Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla (Z).
    Bati la tablon per pugno.
    Dancigi la tablojn (spiritisme por ricevi respondon de la transmondo).
    Nervoze tamburi per fingroj sur tablo.
    Rulfali sub la tablon.
    Tablo kovrita faras amikojn (Z).
    Tio konvenas kiel botoj sur manĝotablo.
    Ĉe tablo malplena babilo ne fluas (Z).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    klaptablo , kudrotablo , noktotablo ,surtable,surtabligi,surtablo,tabla,tableto, tabloklapo , tablomonto , tablopiano , tablopreĝo , tabloteniso , tablotuko , tablovino , tualettablo , vartotablo , vindotablo ,ĉetable, ŝaltartablo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    faldebla
    lama
    longigebla
    ortangula
    ovala
    ronda
    tripieda

    alonĝo
    altaro
    bilardo
    bufedo
    festeno
    gasto
    gastronomio
    honora sidloko
    inviti
    klapo
    krupiero
    manĝi
    meblo
    menuo
    piedo
    plado
    restoracio
    stablo
    tabulo
    viŝi

    Ankaŭ vidu:

    domo . drinki . manĝi . meblo . buroo .

    Bildvortaro

    Pretigita tablo


    53-01 : manĝotablo
    53-02 : tablotuko, damaska tuko
    53-03 : servico (4-13) 53-14 : nomkarto; tablokarteto
    53-15 : supujo
    53-16 : supĉerpilo; supkulerego
    53-17 : tablokandelabro
    53-18 : saŭcujo
    53-19 : saŭcoĉerpilo
    53-20 : tablo-ornamaĵo
    53-21 : pankorbo
    53-22 : bulko
    53-23 : pantrancaĵo
    53-24 : salatujo; salatpelvo
    53-25 : salatforko kaj salatkulero; salatmanĝilaro
    53-26 : legomujo
    53-27 : rostaĵplado; viandoplado
    53-28 : rostaĵo
    53-29 : desertujo
    53-30 : deserto
    53-31 : terpomujo
    53-32 : servoĉaro; servoĉareto
    53-33 : salujo kaj piprujo; kondimentujo
    53-34 : boteleto kun vinagro kaj oleo; vinagro- kaj oleflakono
    53-35 : tomata saŭco; keĉupo
    53-36 : saligitaj kukaĵoj; salkuketoj
    53-37 : buterujo
    53-38 : sandviĉo
    53-39 : rostpano; toasto
    53-40 : garnita pantranĉo
    53-41 : pangarnaĵo; pansurmetaĵoj
    53-42 : fromaĝoplado
    53-43 : servoŝranko (44-51)
    53-44 : fruktujo
    53-45 : legomplado
    53-46 : dekantbotelo
    53-47 : akvokarafo
    53-48 : korktirilo
    53-49 : botelmalfermilo
    53-50 : nuksorompilo
    53-51 : elektra telervarmigilo
    53-52 : tranĉilo
    53-53 : tranĉiltenilo
    53-54 : klingo
    53-55 : klingodorso
    53-56 : tranĉorando, tranĉileĝo
    53-57 : forko
    53-58 : forkotenilo
    53-59 : forkodentoj
    53-60 : kulero
    53-61 : kulertenilo
    53-62 : manĝilaro
    53-63 : fiŝtranĉilo
    53-64 : fiŝforko
    53-65 : desertkulereto
    53-66 : salatkulero
    53-67 : salatforko
    53-68 : distranĉa forko
    53-69 : distranĉa tranĉilo; distranĉilo
    53-70 : fruktotranĉilo
    53-71 : fromaĝotranĉilo
    53-72 : buterum(tranĉ)ilo
    53-73 : legomkulero
    53-74 : terpomkulero
    53-75 : servoforko
    53-76 : asparagotrulo
    53-77 : omarforko
    53-78 : ostroforko
    53-79 : kaviartranĉilo
    53-80 : trinkoglasoj
    53-81 : glaso por blanka vino
    53-82 : glaso por ruĝa vino
    53-83 : sereoglaso
    53-84 : konusa ĉampanglaso; glaso por ŝaŭmvino
    53-85 : ĉampanglaso
    53-86 : konjakglaso
    53-87 : glaso por digestigaĵo
    53-88 : pokalo
    53-89 : bierglaso
    53-90 : likvorglaso; brandoglaseto

    Iel rilatitaj:

    alonĝx altarx bilardx bufedx burox domx drinkx faldx festenx gastronomx gastx honorx invitx klapx krupierx lamx longx manĝilarx manĝx meblx menux metx montrx noktx operacix ortx ovalx piedx pladx preĝx restoracix rondx salx skribx stablx tabulx vinx viŝx ŝrankx