indiki

indik/i (tr) (3)

Precize liveri al iu la bezonatan sciigon: steleto en PIV indikas Fundamentajn vortojn; glui afiŝojn, por indiki la vojon al la kongresejo; indiki la horon, la tagon, la lokon de kunveno; barometro indikas la aerpremon; la temperaturo indikata de eksterdoma termometro; tio estis indikita al ni de la kuracisto.
difini, informi, marki, montri, sciigi.
  • indika
    Liveranta indikon: indika fosto, simptomo, [MATEMATIKO] indika funkcio de aro.
  • indiko
    1. Ago de indikanto.
    1. Sciigo indikita: la aparato liveras fidindajn indikojn; bibliografiaj indikoj; la temperaturo de la korpo estas grava indiko en ĉiu malsano; obei la indikojn de recepto.
  • indikaĵoj
    [JURO] Konstatitaj faktoj, kiuj probabligas la realecon de la ĉefa fakto kaj estus malfacile klarigeblaj per alia supozo: la pruvo per la indikaĵoj estas la plej malforta.
    atestaĵoj, konfeso.
  • indikilo
    1. Montrilo: videbla indikilo ( [FERVOJO] montrilo de mekanika signalilo); indikilo de direktoŝanĝo ĉe aŭtomobilo.
      blinkilo.
    1. = indikanto.
  • indikanto
    [KEMIO] Substanco, kiu indikas certan stadion en procezo: fenolftaleino estas indikanto ĉe titrado de acidoj kun alkaloj, ĝi indikas la neŭtralecan punkton.
  • indikatoro
    1. [FIZIKO] [TEKNIKOJ] Aparato, servanta por videbligi aŭ alie sentebligi la ekziston kaj ofte la direkton aŭ specon de iu fenomeno: indikatoro de tensio, de premo, de potenco; indikatoro de frekvenco ( [ELEKTRO] aparato por laŭnormigi la frekvencon de kurentfonto).
    1. = indikanto.
  • (bio)indiki
    [EKOLOGIO] (pp vivulo) Indiki modifojn, eĉ malgravajn, de la medio i.a. sekve de homa agado: likenoj bioindikas atmosferan poluadon.
  • (bio)indikanto
    [EKOLOGIO] Bioindikanta vivulo.
  • kontraŭindiko
    Aparta cirkonstanco, kiu malhelpas la uzon de iu kuracilo.
  • akvonivela indikilo
    Indikilo, montranta la nivelon de la akvo en maŝino.
  • deklivecindikilo
    [TRAFIKO] ŝildo apud fervojlinio aŭ ŝoseo, kiu montras, en kioma grado sekvas ascenda aŭ descenda parto.
  • ĝirindikilo
    [TERVETURILO] Mekanika aŭ luma aparato, kiu montras al la postvenantoj la direkton, al kiu turnas sin veturilo.
  • incidindikatoro
    [AVIADO] Instrumento indikanta la angulon, en plano de simetrio inter la trajektorio kaj la longakso de aviadilo.
  • izolindikatoro
    Instrumento, por mezuri la izolitecon de konduktilo.
  • horizontalindikatoro
    [AVIADO] Instrumento indikanta la angulojn de la transakso kaj longakso de aviadilo en flugado, rilate al la vertikalo.
  • nivelindiko
    Alto de la akvosurfaco, legata je nivelskaloj ĉe diversaj punktoj de riverfluo.
  • prezindiko
    Slipo, afiŝeto, alkroĉita al varo kaj indikanta la prezon.
  • rapidindikatoro
    Instrumento, indikanta la rapidecon de veturilo, aviadilo, ŝipo ks.
  • vojindikatoro
    [AVIADO] Instrumento, utiliganta giroskopon, kaj indikanta ĉian ŝanĝiĝon en la direkto de aviadilo for de la rekta vojo.
  • uzindikoj
    Vd uzi.

    indiki


    Iel rilatitaj:

    balzx dirx montrx