vualo
*vual/o
- Peco el delikata teksaĵo, uzata por kovri ion, precipe la vizaĝon de virinoj: la vualo de monaĥino; alpreni la vualon (iĝi monaĥino); vualo de fianĉino; funebra vualo; (f) venas la nebulo kun sia vualo (Z).
ĉadoro, kovrotuko.
- [BOTANIKO] (pp ombrelfungoj kaj gasteromicetoj) Membrano, almenaŭ komencevolue ĉirkaŭanta la tutan bazidiujon (totala, unuavica, aŭ ekstera vualo) aŭ ties duonsupron (parta, duavica, aŭ interna vualo): stipingo kaj ringo estas restaĵoj de la totala kaj de la parta vualoj ĉe maturaj bazidiujoj.
- (f) ĉio, kio kaŝas la veron aŭ la realon: vualo falis de liaj okuloj; espereble tiu katastrofo forŝiros la vualojn de la homa kredemeco (forigos la iluziojn kaj montras la realaĵon. [VIDU] okulo); la tempo fine ĵetos vualon sur (forgesigos) tiujn malĝojigajn rememorojn.
vuali (tr) - Kovri ies vizaĝon aŭ kapon per vualo: viro ne devas havi la kapon vualita pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio (N); se virino ne estas vualita, ŝi ankaŭ tondiĝu (N).
- Kaŝi ion al la rigardoj: densaj nuboj vualis la lunon; la valo estis vualita de nebulo (B); kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas (Z).
kaŝi, envolvi.
- (f) Kovri, konfuzante aŭ malhelpante la rigardon: la larmoj vualis liajn okulojn (B), lian rigardon; okuloj vualitaj de malĝojo; neĝpluvo vualis la vitrojn; la partieco vualas vian prudenton (B); frunto vualita (maltrankviligita) per medito (B).
vualeto
Diafana, mallonga vualo, kiun la okcidenteŭropaj virinoj portis ĉ. la fino de la 19a jc. vualiĝi
[FOTOGRAFIO] Nigriĝi (pp plako). senvuala
Ne havanta vualon: virino, preĝanta aŭ profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon (N); (f) mi senvuale diros al vi, ke [...] . senvualigi
Depreni ies vualon: la nekonata virino senvualigis sin kaj li rekonis [...] . kulvualo
Muslina vualo, per kiu oni ŝirmas sin de kuloj.
Iel rilatitaj:
montrx
nebulx
noktx
nubx
okulx
tukx
vestx
ĉadorx
ŝlosx