stigmato

stigmat/o

  1. Neforviŝebla marko sur la haŭto, lasita de vundo, brulo ktp: stigmatoj de variolo.
  1. [KRISTANISMO] Tiaj markoj, respondaj al la kvin vundoj de Jesuo, aperintaj sur Francisko el Asizo kaj aliaj.
  1. (f) Rekonebla marko, kiel signo de malsano, difekto ks: stigmatoj de okulta sifiliso; jen ĉie de la velko la flava stigmato; diversaj anatomiaj kaj fiziologiaj stigmatoj, kiuj permesas diveni ĉe la esplorato moralan degeneron (B).
  • stigmata
    1. Prezentanta stigmaton.
    1. [FIZIKO] Havanta unu punkton kiel fokuson: stigmata lenso.
      astigmata, anastigmata.
  • stigmatizi
    Marki per stigmatoj: stigmatizita sanktulino.

    Iel rilatitaj:

    montrx