eksponi

ekspon/i (tr)

  1. [KOMUNUZO] Ekspozicii: eksponi robojn, juvelojn, novan modelon de aŭtomobilo, pentraĵojn. [VIDU] ekspondeklami.
  1. [FOTOGRAFIO] Elmeti impresiĝeman substancon al efiko de lumo: eksponi plakon.
  • ekspon (ad)o
    Ago de iu, kiu eksponas:
    1. sensacia moda eksponado;
    1. daŭra, momenta ekspono.
  • eksponanto
    Tiu, kiu prezentas siajn produktojn aŭ verkojn en ekspozicio.
  • eksponejo
    Salono, ejo por eksponado.
  • eksponisto
    Regule pagata komizo, kiu reklamas k vendas en foiro, bazaro ks.
  • eksponometro
    [FOTOGRAFIO] Aparato montranta la daŭron de eksponado.
  • subeksponi
    Tro mallonge eksponi plakon.
  • supereksponi
    Tro longe eksponi plakon.

    Iel rilatitaj:

    montrx