origino

origin/o (1)

  1. Punkto, de kiu io evoluis kaj disvolviĝis: 'la origino de la specioj' estas la ĉefverko de Darvino; studoj pri la origino de kristanismo; hipotezoj pri la origino de la homo; vorto de latina origino; jen la origino de tiu nacio, de lia riĉeco, de la proponita projekto.
    genezo.
  1. Loko, medio, en kiu naskiĝis homo aŭ homgrupo: viro de humila origino; ŝi estis de sklava, nobela origino.
    deveno.
  1. [MATEMATIKO] La sekcopunkto de la koordinataj aksoj en kartezia koordinatsistemo; la nulo en vektora, spaco.
  • origina
    Apartenanta aŭ rilata al la origino de io: la origina lingvo de la homaro; konservi al frukto ĝian originan guston; la origina peko ( [KRISTANISMO] kulpita de la unua homparo kaj dividata de ilia devenantaro).
  • origine
    ĉe la origino: kontrakto origine falsita.
  • origini (ntr)
    Deveni de: lia familio originas el Napoleono la Unua.

    origino


    Iel rilatitaj:

    devenx el fontx lokx patrx pra venx