apud


I- Prep. esprimanta la netuŝan proksimecon, k koncernanta pli precize:
  • la personon aŭ objekton plej proksiman al la priparolato: stari apud la patro (Z); la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo (Z); li sidas apud la tablo k dormetas (Z); oni starigis ĝin (la florpoton) ĉe la fenestro tute apud lia lito (Z); ĝian kropon kun ĝiaj plumoj (de la oferota birdo) li forigu k ĵetu ĝin apud la altaron [...] en la cindrejon (X); (f) oni komencis praktiki la holandajn metodojn de medicino apud (paralele kun) la ĉinaj.
  • objekton en pli-malpli granda najbareco: apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas (Z); estis varmega batalo apud Lepsiko (Z).

  • RIM Inter 'apud' k ' ĉe' (en ties loka signifo) la diferenco estas la sama, kiel inter 'super' k 'sur': li havis glavon ĉe la femuro k lancon terpikitan apud li; mi ne loĝas ĉe mia frato, sed mia loĝejo estas apud la lia (Z).
  • II- Samsignifa memstare uzata morfemo:
  • apuda
    Estanta proksime: ĝi montris per la mano la pordon de la apuda ĉambro (Z).
  • apude
    En la proksimeco: pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro (Z); tion montris la apude pendanta pli granda pentraĵo (Z); li starigis la botojn apude de siaj (Z); vidu ĉi-apude.
  • apudesti
    Esti en apudeco.
    alesti, ĉeesti.

    Esprimoj

    Ambasadoro akreditita apud la papo.
    Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.
    La arbo staris tute apude de la rivereto.
    La ĉapelo staras sur la tablo, kaj la gantoj kuŝas apude.
    La ĉi-apuda kurbo montras la variadon de la temperaturo dum provoj.
    Li loĝas en la apuda domo.
    Li staris tutan horon apud la fenestro.
    Margarita sentis la proksimecon de akvo kaj komprenis, ke la celo apudas.
    Refoje li regustumis la tiklan plezuron de ŝia apudo.
    Se du kruciĝantaj rektoj difinas du egalajn apudajn angulojn, tiam ili estas ortaj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    apudesti, apudlima, apudmara, apudmeto, apudvoja, apuda, apude

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    proksima
    en malgranda distanco
    samlatera
    tute apuda

    ĉe
    preter : pasante apude (li iris preter la domo: li iris ne al la domo, ne en la domon, ne tra la domo)
    paralele kun

    koncerni
    proksimi (apudi)
    samlatera
    trafi
    tuŝi

    najbaro : homo, kiu loĝas apude; homo, kiu sidas apude

    Ankaŭ vidu:

    ĉe, en, limo, proksima, rando, flanko, ĉirkaŭ, pozicio , najbaro, loko, prefikso, prepozicio

    Iel rilatitaj:

    apozicix asimilx asistx distancx en estx flankx koncernx laterx limx lokx marx metx najbarx paralelx pozicix prefiksx prepozicix preter proksimx randx trafx tutx tuŝx vojx ĉe ĉirkaŭ