tie

*tie


En tiu loko: kion vi faras tie? (Z); mi restas tie ĉi (Z); (f) la vorto 'ĝardenon'staras tie ĉi en akuzativo (Z); ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj, sed tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj (Z); oni suferas tie, kie oni estas vundita; kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas (Z); for de tie ĉi! (Z); tien metu lavujon (Z); sendu tien por rigardi (Z); li maltrankvile paŝas en la ĉambro tien kaj reen (Z); kie dento doloras, tien iras la lango (Z).
  • tie kaj tie, tie kaj ĉi tie
    En kelkaj disaj lokoj: la grajnoj falis hazarde, tien kaj tien.
  • tiea, ĉi-tiea
    Ekzistanta en tiu, en ĉi tiu loko: la tieaj produktoj; la ĉi-tiea publiko estas severa.
  • tieulo
    Homo vivanta en tiu loko.

    tie

    PMEG: [tie]

    Esprimoj

    Ĉi tie kuŝas X.
    Da homoj estas tie preskaŭ neniom.
    Frostas tie ĉi.
    Kie estas sufero, tie ankaŭ estas espero.
    Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.
    De tie ĉi.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    tie k tie,tie k ĉi tie,tiea,tienvojaĝo,tieulo,ĉi-tiea

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    direkto
    loko

    Ankaŭ vidu:

    korelativo

    Iel rilatitaj:

    direktx korelativx lokx