ekster

*ekster


I- Prepozicio montranta:
  1. objekton, malinterne de kiu staras alia objekto (male de en): mi staras ekster la domo k li estas interne (Z); barakti kiel fiŝo ekster la akvo (Z); elsendi iun ekster la tendaron (X); mi vidis la flamon, mi savis min ekster la pordon (Z); (f) la estonteco de nia afero estas absolute ekster danĝero (Z); tio estas ekster dubo; ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio (Z); esti ekster si (perdi la estrecon de si mem); N. estis tute ekster si de rido ĉe la penso, ke [...] (Z); tute ekster si de ĝojo, la servantino lasis la pordon nefermita (Z).
    de, el, for.
  1. objekton, kiun oni apartigas de tiuj, pri kiuj oni asertas ion: ekster tio, el la diritaj vortoj, ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn (Z); ekster la ortografio k fonetiko E-a ni donas al ĝi ankaŭ la gramatikajn formojn de nia lingvo (Z); ekster tiaj okazoj li vivis sola (B); SIN. krom, escepte de.
    ekskluzive.
  • II- Morfemo kun la senco 1 de la prep.
  • *ekstera
    1. Estanta ekster objekto, en la parto de la spaco, kiu komenciĝas tie, kie finiĝas la objekto: la ekstera mondo (kiu estas ekster la homo aŭ la hejmo); ekstera korto de domo; ekstera (nur ŝajna) pieco; [FIZIKO] ekstera energio (ĉe translacio; kontraŭe al la interna).
    1. Estanta en la parto de objekto, kiu direktiĝas al la supredirita parto de la spaco: ekstera flanko (Z) de domo, vazo, muro; [BOTANIKO] ekstera flanko de petalo, sepalo.
  • *ekstere
    1. En ekstera loko, en la parto de la spaco ekstera al iu objekto: starante ekstere li povis vidi nur [...] (Z); plenumu vian laboron ekstere (X); la saĝo kantas ekstere (X) (sur la strato); ekstere honoro, interne doloro (Z); (f) min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere (Z); de ekstere.
    1. En la parto de objekto, kiu direktiĝas al la ĉirkaŭanta spaco: bela kapo, sed nur ekstere!
  • eksteren
    En direkto al la ekstera spaco: viaj fontoj disfluu eksteren (X); balaaĵon el korto eksteren ne elportu (Z); li kuris al la viro eksteren (X); li elirigis lin eksteren (X).
  • *ekstero
    1. La ekstera spaco: resti en la ekstero.
    1. Eksteraĵo: ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero (Z); ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero (Z).
  • eksteraĵo
    La ekstera parto, flanko: kian ajn korpan eksteraĵon li havus (Z); personoj, kiuj eble havas tre imponan eksteraĵon k tre glorajn nomojn (Z); ni povas lasi al ĉiu liberecon havi tian kredon aŭ etikon, sed ni devas unuigi ilin per komuna eksteraĵo (Z); esti seneksteraĵa (Z) (ne imponanta per sia eksteraĵo).
    aspekto, ŝajno.
  • eksterejo
    [FOTOGRAFIO] Grundo, proksima al la pozejo, k ebliganta filmadon de plenaeraj (eksteraj) scenoj.
  • eksterigi
    Fari, ke iu aŭ io estu ekstere: eksterigi iun el sia domo; eksterigi siajn sentojn.
  • eksteriĝi
    Iĝi ekstera: eksteriĝi el veturilo (Z).
  • eksterulo
    Lernanto, medicinisto ne loĝanta en la loko de sia studado aŭ laboro.
  • III- Pref. havanta la sencon 1 de la prep.: eksterurba gastejo (Z); ministro por eksterlandaj aferoj (Z); eksterleĝa; eksterordinara (Z); eksterdanĝera (Z); eksterduba (Z).

    ekster

    PMEG: [ekster]



    Iel rilatitaj:

    apertx dorsx el en flankx internx lokx