tombo

*tomb/o

  1. Kavo, farita en la tero aŭ roko, por ricevi mortintan (speciale homan) korpon, kun aŭ sen ĉerko: oni elfosos por li tombon (Z); kies tombo tio ĉi estas? (Z); Ida metis la florojn en la teron kaj Adolfo kaj Jono pafis per la pafarkoj super la tombo (Z); malviva hundo kuŝas en la tombo de miaj patroj (Z); Jozef prenis la korpon kaj envolvis ĝin en pura tolaĵo kaj metis ĝin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko (N); spirito de la maljuna Moor, kio maltrankviligis vin en via tombo? (Z); (f) kial mi ne estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo? (X); sekreta, silenta kiel tombo; stari per unu piedo en la tombo (Z) (esti baldaŭ mortonta). [VIDU] tombokuŝi.
  1. Tumulo aŭ monumento super tia kavo, por ĝin indiki: veni preĝi ĉe ies tombo; ili entreprenis pilgriman vojaĝon al la tombo de Homero (Z); ĉi tie estas tombo familia (Z); florornami ies tombon; neniu scias lian tombon ĝis hodiaŭ (X); vi similas al tomboj blankigitaj (N) (hipokrituloj). [VIDU] tomboskribo.
  1. (f) Mortostato: se nur la tombo estus eterna forgeso de ĉiuj pekoj! (Z); resti fidela ĝis la tombo; la misteroj de la tombo.
  • tomba
    1. Apartenanta al tombo: vindita per tomba tolaĵo (Z); tomba ŝtono (Z); tomba monteto (Z); (tumulo), tomba kripto.
    1. (f) Elvokanta tombon: regis tomba silento; la frunto kovriĝos per tia tomba paleco (Z).
  • tombejo
    Loko, destinita por enhavi kelkajn aŭ multajn tombojn: ili estis el la lastaj, kiujn oni enterigis sur la malnova monaĥeja tombejo (Z); ŝi eniris tra la pordo de la tombejo (Z); jen, ni estas sur la tombejo (Z).
    katakombo.
  • tombisto
    Homo, kiu fosas tombojn kaj tien metas la mortintojn kun aŭ sen ĉerko: la sceno de la tombistoj en Hamleto.
  • tomboloko
    Loko, kie iu estas enterigita: la mirindaj tombolokoj de Egiptujo (Z).
  • tomboŝtono
    Vd ŝtono.
  • eltombigi
    Elpreni mortinton el ties tombo (ekz. por juĝista nekropsio ktp).
  • entombigi
    Meti iun en tombon: kiam mi mortos, entombigu min en la tombo, kie estas entombigita la homo de Dio (X), li estis entombigita viva; (f) la brando entombigas la angilon (Z) (digestigas).
    sepulti.
  • sentomba
    Ne ricevinta tombon: la kadavroj kuŝis sentombaj sur la batalkampo.
  • transtomba
    Apartenanta al, venanta el la regiono trans la morto: transtomba aperaĵo; (f) per ia transtomba voĉo.
  • amastombejo
    Tre granda foso, en kiun oni enterigas multajn kadavrojn (ekz. en tempo de epidemio, milito ks).

    tombo

    Florornami ies tombon. Fosi al si mem la tombon. fosisto. kremacia forno. manesoj. Saluton al via tombo, tro frue mortinta amiko. Stari per unu piedo en la tombo. Starigi krucon sur la tombo. tombeja, funebra, sepulteja.
    kuŝi. morti. truo.

    Bildvortaro


    149-19 -41 : tombejo
    149-19 : tombeja muro
    149-20 : tombeja pordo
    149-21 : kadavrejo; mortintejo; kapelo por mortintoj
    149-22 : tombofosisto; entombigisto
    149-23 : tombo (24-27)
    149-24 : tomba altaĵo
    149-25 : tombokruco
    149-26 : tomboŝtono; tomba monumento
    149-27 : familia tombo
    149-28 : tombeja kapelo
    149-29 : infantombo
    149-30 : urnotombo
    149-31 : urno
    149-32 : tombo de soldato; soldata tombo
    149-33 -41 : entombigo; enterigo; sepulto
    149-33 : funebrantoj; funebrantaro
    149-34 : tombofoso
    149-35 : ĉerko
    149-36 : fosilo
    149-37 : celebranto; pastro
    149-38 : postrestantoj; vidvo; vidvino
    149-39 : funebra vualo; vidvina vualo
    149-40 : ĉerkoportanto
    149-41 : ĉerkoportilo

    Iel rilatitaj:

    cipx donx estx hipogex kuŝx lokx mortx preĝx skribx trux voĉx ĉerkx