resti

*rest/i (ntr)

  • I- Senŝanĝe, daŭre esti:
    1. (ie) en la sama loko: laŭdu la maron, sed restu sur tero (Z); mi restos hodiaŭ dome (Z); mi restas ĉi tie laŭ la ordono de mia estro (Z); restu en la amaso, diris patro (Z); ŝanceliĝante, ĉu li devas resti aŭ iri post la kuzino (Z); (analoge) la princo restis sur la batalkampo (mortinta).
    1. (iel) en la sama pozicio: dum kelke da sekundoj, ŝiaj palpebroj restis mallevitaj (Z); li alpremis sian vizaĝon al la muro kaj en tiu situacio li restis, tremante (Z); la tuta grupo restas kvazaŭ ŝtonigita (Z); la ceteraj gastoj restas simple kiel kolonoj (Z); li restis genue.
    1. (kun, ĉe) en la sama okupo aŭ kompanio: restu tajloro ĉe via laboro (Z); resti kun leono estas danĝere (Z); agrabla estas gasto, se ne longe li restas (Z); se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke (Z); li ordonis al li resti sur la posteno (B); ĉi tio restu inter ni!; (f) mi tamen restos ĉe mia opinio (Z).
    1. (ia) en la sama stato: ŝi iris tre singarde, por ke ŝiaj piedoj restu puraj (Z); la tamburisto restis netuŝita, kaj li kantis plue (Z); ŝi restis nun sola (Z); la malgranda J. rilate sian instruistinon restis ĉiam ĝentila (Z); tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda (Z); kiel estis, tiel restas (Z); ĉio restos kiel antaŭe (Z); lernado sen fruktoj neniam restas (Z); la unutaga regado de tiu ĉi estro ne restis sen postsignoj (Z); li ne restos sen puno (Z); en la fino de 1889 mi restis sen kopeko (Z).
  • II- Ankoraŭ plue esti:
    1. post kiam malaperis unu aŭ pluraj aliaj partoj: por malfrua gasto restas nur osto (Z); restis absolute nenio, nek por mordi, nek por gluti (Z); eĉ signo ne restis, kie urbo estis (Z); dekoj da spesmiloj, kiuj restis de la vendo de la meblaĵo (Z); oni permesis, ke la arbo kun la nesto de la cikonio restu (Z); restos nur fumo, vaporo, haladzo kaj cindro! (Z); (f) vundo pasas, vorto restas (Z); restas nur du semajnoj ĝis la kongreso; (speciale, pri heredaĵo) post la patro restis al ni malgranda dometo (Z); ora braĉeleto, restinta post mia patrino (Z).
    1. post kiam la aliaj agoj estis faritaj: ĉe la rigardo, kiom fari restas (Z); restas nur al mi morti (Z); al la plejmulto restas nenio alia por fari, ol migri (Z); al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumiĝinta (Z); restas al ni respondi ankoraŭ unu lastan demandon (Z); al vi restas jam nur simpla ellernado de vortoj (Z).
  • resta
    Tia, ke ĝi restas: la resta sumo post la pagado de la ŝuldoj; [KEMIO] resta likvo (post kiam la ĉefa konsistaĵo estis forigita per kristaliĝo).
    cetera.
  • resto
    Tio, kio restas II: li volas aĉeti por ĉiam mian tutan reston de libereco! (Z); [MATEMATIKO] resto de divido (pp divido de entjero per alia entjero).
  • restadi
    Longe resti en iu loko, ĉe iu gasto ks: la tutan someron li restadis en Venecio.
  • restado
    Estado en iu loko: ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado (Z); post trimonata restado en la kvartalo (B).
  • rest (ad)ejo
    1. Loko, kie oni restas: mi trovis malkostan someran restadejon.
      loĝejo, hotelo.
    1. [KRISTANISMO] Loĝejo de la ordenoj, fonditaj en la 16a jc: restadejo de jezuitoj.
  • restaĵo
    Io konkreta, kio restas: la restaĵoj de la iamaj tegmentoj estis kovritaj de musko (Z); restaĵoj de vespermanĝo; restaĵo de forbrulinta kandelo; vendu la oleon kaj pagu vian ŝuldon, kaj vi vivos per la restaĵo (X); aŭskultu min, domo de Jakob kaj la tuta restaĵo de la domo de Izrael (X); tio estas restaĵo el la tempoj barbaraj (Z); tie la restaĵoj (kadavro) de la faraono atendis la lastajn ceremoniojn (B); [KEMIO] restaĵo de karburado; cindro estas restaĵo de lignobrulado.
    reziduo.
  • restigi
    1. Lasi, ke iu aŭ io restu ie: eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por gardi la domon (X); ŝi deziris restigi ĉe si la malgrandan Gerdan (Z); se ŝi taŭgos, ili ŝin restigos ĉe si (Z).
    1. Lasi, ke iu aŭ io restu ia: du partojn (el la Moabidoj) li mezuris por mortigi, kaj unu, por restigi vivaj (X).
    1. Lasi, ke io apartenu al iu: nur prunti, ne restigi al si! (Z); libroj estis ĉio, kion lia patro restigis al li (Z); la domon ŝi restigis al ni kiel heredaĵon (Z).
    1. Lasi stari, ne forigi, konservi: la venonta tago restigos al ili nek radikon nek branĉon (X); la akridoj formanĝis ĉion, kion restigis la hajlo (X); se la aŭtoro antaŭ la presado sendus al mi la manuskripton, mi tiun ĉi regulon ne restigus (Z); se vi deziras restigi al la Oficejo ĝian privatan karakteron [...] (Z).
  • postresti
    Resti, post kiam la cetero malaperis: kelkaj malnovaj madrigaloj postrestis sur paperoj flavaj (K); la postrestaĵo de la rikolto; la postrestantoj de retiriĝinta armeo.
  • fandrestaĵo
    Substancoj, kiuj restas solidaj post la fandiĝo de minaĵoj.
  • poŝtrestante (Z)
    Surskribo sur letero, por ke ĝi estu liverata al la adresato nur en la poŝtoficejo.
  • sanktrestaĵo
    Relikvo.

    resti


    Esprimoj

    Acido konsistas el hidrogeno kaj acidresto.
    Agrabla estas gasto se li ne longe restas.
    Atendante vian respondon, mi restas altestime via.
    Divido : 61 : 4 = 15/1; 1 sesdek unu dividite per kvar faras dek kvin; restas unu; Kvociento (15); Dividato (61); Dividanto : (4); Resto : (1)
    Kiom da tempo vi restos en la urbo?.
    Ne restas loko por iu dubo.
    Nenies okuloj restis sekaj.
    Persono kiu deziras resti anonima.
    Tio restos bela paĝo en nia historio.
    Ĉi tio restu inter ni.
    Ĉi tiu tago restos por mi ĉiam memorinda.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    fandrestaĵo,postresti, poŝtrestante,rest(ad)ejo,resta,restadi,restado,restaĵo,resti,restigi,resto, restolikvo, restsukero, sanktrestaĵo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    grupo de n-modulaj restoklasoj
    n-modula restoklaso
    ringo de n-modulaj restoklasoj
    daŭri
    domicilo (restadejo)
    loĝi
    relikvo (sanktrestaĵo)
    rezidi
    resti mirkonfuzita
    resti senresponda
    ripozi

    Ankaŭ vidu:

    cetera. kalkuli. loko, manki. matematiko.

    Iel rilatitaj:

    ceterx daŭrx domicilx donx estx fandx gastx kalkulx klasx lastx lasx likvx lokx loĝx mankx matematikx multx poŝtx relikvx rezidx ripozx sanktx sidx sukerx tenx ĉiam