geno¹

gen/o¹

[BIOLOGIO] Kromosoma elemento, heredaĵero, kiu regas la sintezon de polipeptido (k sekve partoprenas en la regado de la ĉel-funkciado) kaj ankaŭ la sintezon de rRNA kaj de tRNA [VIDU] gena banko, genloko.
  • ceda geno
    Vd cedi.
  • epistata geno
    Geno, kaŝanta la efikon de alia geno.
  • homeota geno
    Geno, reganta la embrian disvolviĝon, pli speciale la diferenciĝon de organoj.
  • hipostata geno
    Geno senefika pro la influo de alia geno.
  • plurefika geno
    Geno, efikanta al pluraj ecoj.
  • reguliga geno
    Geno, reganta la agadon de strukturaj genoj.
  • struktura geno
    Geno, senpere reganta la sintezon de proteino.
    genotipo.
  • superrega geno
    Domina geno (Vd domini 2).
  • genaro
    Tuto de la genoj de individuo, manifestiĝantaj aŭ latentaj: genaro estas kondiĉita de la genoj, kiujn la unua ĉelo (zigoto) akiras sekve de la unuiĝo de virseksa kaj inseksa gametoj.
    genotipo [VIDU] klono.
  • transgena
    [BIOLOGIO] (pp ĉelo, ĉelaro aŭ individuo) Ricevinta kroma(j)n geno(j)n de fremdaj ĉeloj pro transdono, transformo aŭ alia neseksa procezo.
    manipulado.
  • transgenigi
    Fari ĉel (ar)on aŭ individuon transgena.

    geno


    Iel rilatitaj:

    alelx cedx cistronx ekologix lokx patrx