baki

[kuirarto] Fari taŭga por la destinita uzado, malmoligante en forno: baki brikojn; ne la dioj mem bakas la potojn (Z) (ne zorgas pri bagateloj); [kuirarto] baki panon, kukon, picon, viandon; (f) diversaj rapide bakitaj k rapide mortantaj projektoj (Z).
kuiri, friti, grateni, rosti, bak·pleto, bakpulvoro.
  • bakado
    Ago de iu, kiu bakas: la bakado de spongokuko estu malrapida.
  • bakaĵo
    ĉia bakita manĝaĵo (bulkoj, pastecoj ktp).
  • bakejo
    1. ĉambro, destinita por la panfarado.
    1. Panvendejo.
  • bakisto
    Metiisto, kiu bakas panon, kukojn ktp.
  • bakujo
    1. Volba masonaĵo, en kiu oni bakas panon k.a.
    1. Metala kesto, samcele uzata, hejtebla per gaso aŭ elektro: bakujo kun porda fenestreto.
      forno.
  • duonbakita
    Ne sufiĉe longe bakita.
  • novbakita
    1. ĵus elirinta el la forno.
    1. (f) ĵus elirinta el la lernejo; freŝdate akirinta scion: novbakita esperantisto.
  • rebaki
    1. Duafoje baki: rebaki biskvitojn, poton.
    1. (f) Rekomenci la elfaradon de io: mi devis rebaki la tutan verkon (Z).

    Bildvortaro

    251 : Bakejo


    251-01 -60 : vendejo de bakejo (pan- kaj kukovendejo)
    251-01 : vitrina vendotablo
    251-02 : vendistino
    251-03 : pano (rondpano)
    251-04 : panmolo
    251-05 : pankrusto
    251-06 : panpinto, panfino
    251-07 -18 : panspecoj
    251-07 : platpano
    251-08 : plurgrena pano
    251-09 : longa pano, pano el sekalo kaj tritiko
    251-10 : blanka pano
    251-11 : branpano
    251-12 : kristnaska pano, kukopano
    251-13 : bastonpano
    251-14 -18 : plenvalora kaj biopano
    251-14 : sekala branpano
    251-15 : plengrajna sekalpano
    251-16 : sezama linpano
    251-17 : speltopano
    251-18 : avenpano
    251-19 -22 : bulko
    251-19 : plurgrena longa bulko
    251-20 : tritika bulko
    251-21 : bastonbulko
    251-22 : sekala bulko
    251-23 -52 : kukobakaĵoj
    251-23 : kremrulaĵo
    251-24 : pasteĉa folipastaĵo
    251-25 : biskvitrulaĵo
    251-26 : torteto
    251-27 : kremaĵkuko
    251-28 -31 : tortoj
    251-28 : fruktotorto
    251-29 : fromaĝtorto
    251-30 : kremaĵtorto
    251-31 : tortopleto
    251-32 : meringo
    251-33 : kremaĵa benjeto
    251-34 : batita kremo
    251-35 : Berlina benjeto
    251-36 : porkorelo
    251-37 : kumina stangeto
    251-38 : franca kornobulko; farĉita kornobulko
    251-39 : pelvokuko, potkuko
    251-40 : kestokuko kun ĉokolada tego
    251-41 : amanda biskvito
    251-42 : negrokapo; ĉokolada tegita ŝaŭmaĵo
    251-43 :: makarono
    251-44 : spiralkuko
    251-45 : nigra-blanka kuko
    251-46 : laktopano
    251-47 : plektita bulko
    251-48 : Frankfurta kronkuko
    251-49 : pletkuko
    251-50 : krakeno
    251-51 : vaflo
    251-52 : turkuko
    251-53 -60 : enpakitaj bakvaroj
    251-53 : tortofundo
    251-54 : plenkorna pano
    251-55 : pumperniklo
    251-56 : krakpano
    251-57 : mielkuko
    251-58 : faruno (tritika faruno)
    251-59 : gisto
    251-60 : biskvito
    251-61 -93 : bakejo
    251-61 : pastomiksilo
    251-62 : farunpesilo, ujpesilo
    251-63 : knedmaŝino
    251-64 : kovrilo
    251-65 : knedbrako
    251-66 : knedujo
    251-67 : pastoetenda maŝino
    251-68 : liverbenda tablo
    251-69 : bat- kaj kirlomaŝino
    251-70 : kirlilo
    251-71 : pastopartiga kaj -rondiga maŝino por bulkoj kaj etbakaĵoj
    251-72 : formdona plato
    251-73 : panpretiga instalaĵo
    251-74 : pastopartigilo por porciigo de pasto
    251-75 : suprenlivera bendo
    251-76 : rond- kaj langformada maŝino
    251-77 : eliga plato
    251-78 : bulkopretiga instalaĵo
    251-79 : enŝuta funelo
    251-80 : kapmaŝino (pastopartiga kaj - ormada maŝino)
    251-81 : antaŭfermentiga instalaĵo por rondaj kaj longrulitaj produktoj kun ŝtanciloj kaj tranĉiloj
    251-82 : eliga liverbendo
    251-83 -85 : grasbaka instalaĵo
    251-84 : grasujo
    251-85 : fermentiga ŝranko
    251-86 : bakforno
    251-87 : bakpleta ĉareto
    251-88 -89 : etaĝa bakforno
    251-89 : fornoklapo
    251-90 : fermentigilo
    251-91 : bakisto
    251-92 : pastaĵoŝovilo
    251-93 : pastaĵo

    Iel rilatitaj:

    biskotx biskvitx brikx farx fornx fritx gratenx hejtx kahelx kuirx kukx panx pastx pletx rostx terpomx viandx