diligenta
*diligent/a
Konstante k zorge laborema, penema: diligenta lernanto; homo diligenta havas riĉecon (X); diligenta pri io; nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos (Z); bonaj infanoj lernas diligente (Z); la cikoniidoj diligente ekzerciĝis (Z); ili diligente pasigis la nokton en gajega festenado (Z); (f) diligenta esplorado.
agema, fervora. diligenti (ntr) (Z)
Agi diligente. diligenteco
Eco de iu diligenta. diligentulo
Homo diligenta: la mano de diligentuloj regos (X). maldiligenta
Ne ema al laboro k peno: maldiligenta mano malriĉiĝas (X); pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta (Z); (f) la ondoj malfortiĝis k fariĝis kvazaŭ maldiligentaj (B); la horoj treniĝas maldiligente.
pigra. maldiligenti (Z)
Ne emi agi, esti malpenema, nenion faradi. maldiligenteco
Eco de iu maldiligenta: maldiligenteco ne pretiĝos al si manĝon (X). maldiligentulo
Homo maldiligenta: ĝis kiam, maldiligentulo, vi kuŝos? (X).
Iel rilatitaj:
abelx
asidux
dormx
farx
penx
rapidx
sindonx