koopera

kooper/a

[FINANCO] (pp asocio). Tia, ke ĝia laŭstatuta celo estas helpi al ekonomiaj bezonoj de la membroj per komuna ekonomia entrepreno; ekz-e koopera vendejo, en kiu pogrande aĉetitaj varoj estas podetale vendataj al membroj; koopera laktejo, en kiu oni vendas lakton kaj produktas buteron, fromaĝon k. c. el la lakto liverita de la membroj; koopera banko, al kiu la membroj donas siajn ŝparaĵojn kaj de kiu ili ricevas pli favorajn kreditojn ktp.
  • kooperi (ntr)
    Partopreni en koopera asocio.
    RIM. Tiu verbo neniam signifas 'kunlabori'.
  • kooperado
    Ago kaj sistemo de kooperantoj.
  • kooperanto
    Ano de koopera asocio.

    kooperx


    Iel rilatitaj:

    farx