krei

*kre/i (tr)

  1. (pp Dio) Fari ion el nenio: en la komenco kreis Dio la ĉielon kaj la teron (X); riĉulo kaj malriĉulo ilin ambaŭ kreis Dio (X); ĉion Dio kreis bela siatempe (X); ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, kiam mi estis kreata en kaŝiteco (X); antaŭ la altaĵoj mi estis kreita (X); ŝi estis kreita por la lukso kaj volupto.
  1. Verki, ellabori ion, kio antaŭe ne ekzistis aŭ kio estas tute novaspeca; fondi: krei establon, firmon, akademion, imposton, oficon; krei novan religion (Z); Petro la Granda kreis al si ŝiparon; Esĥilo kreis la tragedion; krei rolon (ĝin ludi la unua); krei modon, stilon, teknikon; povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran artaĵon (Z); krei vorton (Z); ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo (Z); la Ligo estos kreita de niaj amikoj mem (Z); ĉiu formo, kiu ne estas rekte kontraŭ la jam kreita gramatiko kaj vortaro (Z); unu homo tie (en la afero de L.I.) povas esti nur iniciatoro sed ne kreanto (Z).
    establi, fondi, instali, organizi.
  1. (f) Estigi ion abstraktan: tio kreis inter ili ĵaluzon; ne kaŭzoj ekonomikaj kreas la intergentan malamon (Z); la neklareco ne ekzistas, ĝi estas kreata nur arte (Z); (analoge) okazo kreas ŝteliston (Z).
    naski, veki, elkovi.
  • kre (ad)o
    Ago de tiu, kiu kreas: la kreo de la tero (X); kelkaj amikoj estas absolute kontraŭ ĉia kreado de Ligo (Z); la ideo de absoluta kreado estas nescienca.
  • krea
    Rilata al kreado: la krea potenco de artisto.
  • kreaĵo
    Io kreita: E. , tiu mirinda kreaĵo de Z.; neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo (Z).
  • kreema
    Ema al kreado: kreema imago.
  • kreiĝi
    Iĝi kreita: Li ordonis kaj ili kreiĝis (X); la lingvo de ĉiu nacio kreiĝis tiam, kiam la nacio ne sciis ankoraŭ skribi (Z); tiam kreiĝis kondiĉoj por plilarĝigo de la homaj grupoj; de post la tago de via kreiĝo (X).
  • kreinto
    Tiu, kiu kreis: mi ne volas esti kreinto de l' lingvo (Z); [RELIGIO] tiu ofendas sian Kreinton (X).
  • kreitaĵo
    Estaĵo kreita: la kokinoj, la anasoj kaj la tuta loĝantaro de la najbara korto estas ja ankaŭ kreitaĵoj (Z); la plej humila el ĉiuj kreitaĵoj, la musko; kiam ĉi tiu sinjoro de la kreitaĵoj ekvidas belan ekzempleron de virina vizaĝo, li ĵuras, ke [...] (Z).
  • kreitaĵaro, kreitaro
    La tuta kreita mondo: la sinjoroj de la kreitaĵaro (Z).
  • rekrei
    Estigi per arto, imago ks ion malaperintan: rekrei prahistorian pejzaĝon.
  • parkreo
    [FIZIKO] Kreo de elektrono kaj pozitrono el gama-kvantumo.

    krei


    Virino tiel bela, kiel povis krei nur la naturo.
    aranĝi.Dio.ekzisti.ellabori.elvoki.establi.estigi.fondi.instali.krei : fari ion el nenio; fari ion, kio antaŭe ne ekzistis.naski.organizi.starigi.verki.
    fari.

    Iel rilatitaj:

    Adamx Brahmax artefaktx aŭtorx demiurgx donx ekzistx estigx estx farx fondx novx verkx