provoki

provok/i (tr) (4)

  1. (iun) Eksciti al batalo, disputo ks, montrante sin atakema: provokita de interpelaciantoj, la ministro ekparolis; ili incitadis Dion kaj provokis la Sanktulon de Izrael (X); agentoj provokantaj (B); intence provokanta tono (B).
    defii, spiti.
  1. (f) (ion) Estigi kvazaŭ per elvoko: provoki ribelon (B), la atakon (B), malpacon (Z), kial vi volas provoki malbonon? (X).
  • provoko
    Ago de tiu, kiu provokas: li serene ignoris la provokojn de la gazetisto.
  • provoka
    Rilata al provoko; enhavanta aŭ esprimanta provokon: provokaj vortoj.
  • provoke
    En provoka maniero: provoke li paŝas rekte en la aron (G).
  • provokado
    Daŭra uzo de provokoj.
  • provokema
    Inklina al provokoj.
  • provokisto
    Sistemeca uzanto de provokado, kaj pli speciale ( [POLITIKO] ) dungito de reakciuloj, de polico ks, kiu ekscitas kontestemajn homojn aŭ grupojn al perfortaj senperspektivaj agoj, por pravigi kaj pligravigi la subpremadon.

    provoki


    Iel rilatitaj:

    abomenx agresx atakx defix farx voĉx