derivi

deriv/i (tr) (4)

  1. [ ] Devenigi vorton de alia: la vorton 'dometo' oni derivas de 'domo' per la suf. 'et'.
  1. [ MATEMATIKO] Fari la operacion de derivo: derivi laŭ x; konverĝan vicon de funkcioj oni rajtas vicere derivi nur sub severaj kondiĉoj.
  1. [ ELEKTRO] Aldoni paralelan branĉon al cirkvito: derivita kurento (kurento en paralela branĉo). [VIDU] Kirkhofo.
  • derivo
    [MATEMATIKO] Operacio, kiu al funkcio f asocias la funkcion f', kies valoro ĉe x estas la limeso de la diferencokvocientoj (f (x + h) - f(x))/h, kiam h strebas nulen.
  • derivado
    1. Ago de derivanto.
    1. [PSIKOLOGIO] Transformo, kiun la edukado k socia vivo trudas al la primitivaj krudaj instinktoj.
  • derivaĵo
    1. [LINGVOSCIENCO] Vorto derivita el de alia.
    1. [MATEMATIKO] Rezulto de la operacio de derivo, do la funkcio f' aŭ ties valoro ĉe certa punkto: la derivaĵo mezuras la deklivecon de la funkcia grafo; unua, dua derivaĵo; parta derivaĵo (de funkcio kun pluraj variabloj, kiam nur unu el ili varias).
    1. [ELEKTRO] Neĉefa lineo, disbranĉiĝanta disde la ĉefa lineo. SIN. paralela branĉo.
      ŝunto.
    1. [KEMIO] Substanco, kiu devenas de alia: anilino estas derivaĵo de benzeno.
  • derivebla
    [MATEMATIKO] Tia, ke oni povas ĝin derivi; posedanta derivaĵon.
    integri.
  • derivilo
    1. [LINGVOSCIENCO] Afikso.
    1. = [ELEKTRO] derivaĵo.
  • malderivi
    [MATEMATIKO] Fari la operacion inversan al derivo.
  • malderivaĵo
    [MATEMATIKO] Unu el la funkcioj, kies derivaĵo estas la donita funkcio. SIN. primitiva funkcio. [VIDU] integraĵo, integralo.
    derivx

    derivx


    Iel rilatitaj:

    ELEKTRO Kirkhofx LINGVOSCIENCO MATEMATIKO afiksx analitikx cirkvitx devenx farx funkcix integralx integrx kurentx operacix paralelx partx primitivx trans venx vortx