des

*des¹

Partikulo uzata, kun ' (mal) pli', por montri la konsekvencon de paralela vario: mi des pli lin ŝatas, ju pli mi lin konas; ju pli oni posedas, des pli oni avidas (Z); ju pli da mono, des pli da zorgo (Z); ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo (Z); ju pli rapide, des pli bone; homo estas des pli feliĉa, ju malpli da bezonoj li havas.
RIM. Se la alia parto de la paralela vario, montrata per 'ju' forestas, ĝi estas aŭ alimaniere esprimita: la silentema submajstro, kiu malmulte parolis, sed des pli multe laboris (Z); aŭ tute ne esprimita, k 'des' akceptas sencon similan al tiu de 'tiom': des pli bone! (Z); eĉ al la homoj tio ne estas permesata: kio do fariĝus des pli al ni, se ni tion permesus al ni! (Z); Abraham estis unu sola homo, k ricevis herede la landon: sed ni estas multo, des pli apartenas al ni la lando! (X); mi ne volas ripeti miajn vortojn, des pli, ke ĉiu el vi facile mem trovos la respondojn (Z). [VIDU] ju.

  • des/²
    [TEKNIKOJ] Prefikso , montranta senigadon: desinfekti (SIN. malinfekti, seninfektigi), desodori (SIN. senodorigi), despanei (SIN. senpaneigi) ks.
    sen, de.
    des

    des

    PMEG: [des]

    ju pli da mono, des pli da zorgo. ju pli oni posedas, des pli oni avidas. partikulo kun (mal)pli. ju.

    Iel rilatitaj:

    de do ju partikulx pli prefiksx sen