atenui

[fiziko] [elektro] [telekomunikoj] (pp elektra energio, tensio, kurento) Mal·pliigi la amplitudon laŭdistance (depende de la longo de konduktilo aŭ de la perdo en aparato).
amortizi.
  • atenu(iĝ)o
  • Procezo aŭ fenomeno, laŭ kiu la elektra energio konsumiĝas survoje en konduktilo pro perdoj, kaŭzataj de rezistanco, kverkonduktanco, induktanco k kapacitanco.
  • [astronomio] Malpliiĝo de la intenso de radiado pro sorbo de trapasata materio.
  • atenuilo
    [elektro] [telekomunikoj] Aparato, ebliganta malpliigi la amplitudon de elektra signalo.
  • indico de atenuo
    Grando, esprimanta en logaritma formo la kvocienton de enira energio per la elira energio de certa konduktaparato por la tuta longo; simb.: a.
    fazo.
  • koeficiento de atenuo
    Grando egala al la kvociento de indico de atenuo per la unuo de longo; simb.: α (alfa).

    Iel rilatitaj:

    amortizx grandx intensx pli tenx