mil

*mil

Numeralo, esprimanta la nombron post 999 en la serio de la entjeroj (1 000, M): mil jaroj faras miljaron (Z); dekmil dekstre, dekmil maldekstre (Z); mil okcent naŭdek tri (Z); kvardek mil dukatoj (Z); la Mil kaj Unu Noktoj (kolekto da orientaj fabeloj).
  • mila
    Okupanta lokon post 999 samspecaj aferoj: la mila paĝo; la teruroj de la jaro mila.
  • milo
    1. Aro de mil (aŭ f: multegaj) aferoj aŭ personoj: groŝon ŝtelis-ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis-financisto (Z); mi vivas multajn milojn de viaj tagoj (Z); Saŭl frapis milojn kaj David dekmilojn (X); la vivon de miloj vi havas sur la pinto de via fingro, kaj el milo vi naŭcent-naŭdek-naŭ ĵetis en mizeron (Z).
    1. La nombro 1 000: okcent naŭcent... oho! transpasas milon! (Z).
  • milobla
    1. Prezentanta nombron, kiu estas al la antaŭa kiel mil al unu: milobla plimultiĝo de muŝparo; la Eternulo multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro (X); miloble estas unu miliono.
    1. Konsistanta el mil partoj: kreskaĵo senvalora, miloblan semon ĉirkaŭ si ĵetante (Z); (f) en la spaco naĝis miloblaj fluoj da homaj pensoj (Z).
  • milono
    ĉiu el la mil egalaj partoj de tuto: litro estas la milono de unu kuba metro; el multaj milonoj fariĝas milionoj (Z).
    promilo.
  • milopo
    Grupo de mil aferoj aŭ personoj.
  • elmilo
    Promilo.
  • milestro (X)
    Militisto, komandanta mil soldatojn.
  • jarmilo
    1. Milo da jaroj: post jarmiloj ili alflugos trans la oceano! (Z).
    1. Numerita miljara periodo: en la dua jarmilo antaŭ Kristo.
  • elmilo
    Promilo.
  • jarmila
    Daŭrinta tra pluraj jarmiloj: la Hebreoj suferis jarmilan martirecon (Z).

    PMEG: [nombroj]



    dimensio. kalkuli. kvanto. matematiko. mezuri. nombro. ordo. pli. prezo.

    Iel rilatitaj:

    dimensix kalkulx kvantx matematikx mezurx nombrx ordx pli prezx