dika

*dik/a

  1. Granda laŭ la tria direkto, kiu estas nek larĝo nek longo: dika libro, tabulo, ŝnuro, drapo; li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo (Z); la dika fingro (Z) (polekso); dika tavolo da neĝo; dikaj gutoj da ŝvito (Z); Eglon estis homo tre grasdika (X); karnodika mano.
    densa, kompakta, malfajna.
  1. Havanta ian difinitan dimension laŭ tiu direkto: folio tri milimetrojn dika; grastavolo dek centimetrojn dika; hardika vaskulo.
  1. [KEMIO] Malfluema, viskoza.
  1. [TIPOGRAFIO] Grasa.
  • dike
    1. En dika maniero: dike tranĉita pano; dike skribita (Z).
    1. Grandpece, malsubtile: dike muelita greno.
  • diko
    Dimensio alia, ol longo k larĝo: la trabo havis la dikon de tri fingroj; la diko de tiu ĉi vitro estas 5 milimetroj; diko de drato, bolto.
  • dikaĵo
    Peco dika aŭ loko dika en io: la dikaĵo de la kruro.
    ŝtipo, tubero.
  • dikeco
    Kvalito de io dika: la dikeco de liaj plandumoj kompensis lian malaltan staturon.
  • diketa
    Iom dika: diketa knabino.
  • dikigi
    Fari, ke iu aŭ io estu dika: la amelhavaj nutroj dikigas; la malsekeco dikigis la pizon.
  • dikiĝi
    Iĝi dika: se lipo dikiĝis (de fiero), ventro maldikiĝas (Z); pro vaporiĝo de la solvilo likvo povas dikiĝi; kirlu, ĝis la saŭco dikiĝos.
  • dikul (in)o
    Persono dika.
  • *maldika
    Havanta malgrandan dimension, en direkto alia ol larĝo k longo: maldika klingo de tranĉilo, silko, glacio, tavolo, tranĉaĵo, tabulo, folio; maldika litero, streko; haro estas tre maldika (Z).
    delikata, fajna, minca, subtila, maldensa, malpeza, malgrasa.
  • maldike
    1. En maldika maniero: maldike ŝmiri panon per butero; kie maldike, tie rompiĝas (Z).
    1. Malgrandpece: maldike muelita.
  • maldikeco
    Kvalito de io maldika: la maldikeco de ŝia talio estis nekredebla; maldikeco de cigaredfolio.
  • maldikega
    Tre maldika.
  • maldikigi
    Fari ke io, iu estu maldika: maldikigi tabuleton; ĝoje malzorgante nenion, kio dikigas la homon k maldikigas la monujon (B).
    dilui, redukti.
  • maldikiĝi
    Iĝi maldika: la deziro de kelkaj knabinoj maldikiĝi iras iafoje ĝis neŭrozo.
  • tavoldiko
    Vd tavolo.

    dika


    Amaso da, dika tavolo da neĝo. Amputado de la dikfingro.
    dikfingro. dikventra. edema. Esti maldika ĉe la koksoj. Fari krudan, dikan eraron. Fari la dikan lipon. Fingro : dika (polekso), montra, longa, ringa, malgranda. graskorpa. graspufeta. Haŭto silka, dika, velura, ventotanita. karnodika. korpulenta. La trabo havis la dikon de 3 fingroj. Longo, larĝo, alto, diko, profundo, diametro. mal'dika, minca. Maldika kiel haro (kapilara). Maleolo (havi maldikajn maleolojn). Mano karnodika. obeza. plena. pletora, troabunda. Pluvas kvazaŭ la akvo estus verŝata per siteloj, trogoj, per grandaj, dikaj gutoj. pulpodika. ŝveligita. ŝvelrondeta. Vizaĝo osta, nesimetria, dikhaŭta (el ledo), velkebla, zorgoplena, morte pala, nepenetrebla, nelegebla, nedeĉifrebla, pokera, senesprima ; surverŝita, humida, banita de larmoj, larma ridetanta ; absorbita, agrabla, afabla ; delikata.
    anatomio. ĉefa. dimensio. forta. granda. ĝenerala. korpo. larĝa. longa. pli. sana. speciala. volumeno

    Iel rilatitaj:

    abundx anatomix dimensix fingrx fortx grandx grasx haŭtx korpx larĝx lipx longx pli sanx specialx volumenx ĉefx ĝeneralx ŝajnx