neniom

*neniom

Morfemo, signifanta:
  1. neniu nombro, nenia kvanto: neniom da filoj, neniom da filinoj, neniom da amikoj [...] , sola, forlasita! (Z); da homoj estas tie preskaŭ neniom (Z); neniom da oro, sed bona gloro (Z); ili ricevis neniom da mono (Z); multe da peno, neniom da pano (Z); vi neniom ŝuldas al mi;
  1. en nenia mezuro, grado: la formo ja neniom nin ligas (Z); la ĝisnunaj, neniom ĝenantaj nomoj de tiuj regnoj (Z); tiam iliaj mensoj neniom diferencos de niaj (Z); cirkonstancoj, kiuj neniom koncernas la sorton de nia lingvo (Z); en tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton (Z); mi simpligis la gramatikon, neniom deprenante per tio ĉi de la lingvo la klarecon, precizecon kaj flekseblecon (Z); tamen tio ĉi neniom malhelpas (Z).
    neniel.
  • nenioma
    Nenikvanta, neniplena: [MATEMATIKO] nenioma aro.
    ĉioma.

    neniom

    PMEG: [tabelvortoj je -om]

    da homoj estas tie preskaŭ neniom. mezuro. neniel. nenioma. Vendi ion por iom da neniom.
    ĉiom. komerci. kvanto. manki. multa. nenio. nombro. pli. riĉa.

    Iel rilatitaj:

    grandx komercx kvantx mankx multx nenio nombrx pli riĉx tutx ĉiom