nenio

*neni/o

Pron. uzata:
  1. por nei pri la ĉeesto aŭ ekzisto de objektoj, aferoj, ideoj: aŭ ĉio, aŭ nenio (Z); pli bona io, ol nenio (Z); restis nenio absolute (Z); pri nenio oni povas ĵuri (Z) (ne povas ĉion antaŭvidi); tro elektema ricevas nenion (Z); li manĝis nenion (Z); por nenio oni faras nenion (Z); zorgu pri vi, kaj nenion pli! (Z); sonĝoj nenion signifas (Z); aero [...] ŝajnas al mi kiel nenio alia, ol pesta amaso da miasmoj (Z); mi diras al vi nenion alian, krom plej pura vero (Z); nenio, kio povas havi influon sur nia sorto (Z); estis nenio, kion mi ne montrus al ili (Z); la postulo havis en si nenion, kio povus esti rigardata kiel ofenda (Z);
  1. kiel substantivo kun la signifo neekzistaĵo: ĉiuj nacioj estas antaŭ Li kiel nenio (X); Li pendigis la teron sur nenio (X); mortigo: estis io kaj ĝi farigas nenio! (Z); pri nenio oni ne povas paroli eĉ unu vorton (Z); vi povas fari min nenio, sed tiun ĉi liberecon vi ne povas forpreni de mi! (Z); la absoluta nenio estas ne komprenebla; ni falas ĉiuj en la nenion, kiun ni tiel timas;
  1. kiel substantivo, kun la signifo senvaloraĵo: kiu havas nenion, estas nenio (Z); kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras (Z); granda kranio, sed interne nenio (Z); ĉiujn li rigardis kiel nenion, kaj pro kio? pro fablo, pro nenio, pro Hekubo! (Z).
    fantomo, nulo, ombro, vantaĵo.
  • neniaĵo
    Io absolute senvalora: vi estas neniaĵo, kaj via agado estas neniaĵo (Z); jen ili ĉiuj estas vantaĵo, neniaĵo estas ilia faro (X); li faras la princojn neniaĵo (X); ĝi distriĝas per neniaĵoj.
  • nenieco
    Neekzistado: ĉu vi pensas, ke de la brako de la redonanto (Dio) vi savos vin en la dezerta regno de la nenieco? (Z); ĉion bonan kaj belan, kiu en ĝi speguliĝis, ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco (Z).
  • neniigi
    1. Fari, ke iu aŭ io ne plu ekzistu: mi lin devigos, ke li min neniigu! (Z); la veneno jam la spiriton mian neniigas (Z); la tertremo neniigis ok vilaĝojn.
      detrui, ekstermi, pereigi, ruinigi.
    1. Senvalorigi, senefikigi: ruzaĵon neniigas singardeco (Z); tio neniigas la rezultojn de mia longa laborado; kongreso havos la rajton neniigi la decidojn de la komitato (Z).
  • neniigo
    Ago neniigi: la neniigo de la Roma imperio; [FIZIKO] neniigo de elementa partiklo per ties antipartiklo.
  • neniiĝi
    Iĝi nenio: la animo neniiĝas, mi diras al vi! (Z); (oni) ekfajfis pri vi, vi neniiĝis, kaj neniam plu ekzistos! (X); neniiĝis ĉiuj niaj klopodoj; tie la entreprenoj neniiĝas (X); eble vi volus, ŝtupon per ŝtupo, konduki min al la neniiĝo? (Z).

    nenio

    PMEG: [tabelvortojje-o]



    ĉiom. krom. kvanto. manki. multa pli. riĉa.

    Iel rilatitaj:

    -obl aperx frakasx krom kvantx mankx multx neniom pli riĉx ĉiom