iom

*iom

Morfemo, montranta
  • 1 nedifinitan, sed plej ofte malgrandan kvanton aŭ nombron: donu al mi iom da teo, iom da pano; preni iom el la sango (Z); mi volus havi iom de tiu kuko, iom el via riĉeco; iom da tempo; en ĉiu malbono estas iom da bono (Z) [VIDU] ero, floko, grajno, guto, ombro.
    1. nedifinitan, sed plej ofte malaltan, gradon aŭ mezuron: post du horoj la forno estis nur iom varmeta (Z); iom malfrue mi ankaŭ aŭdis, kaj mi kredas (Z); per helpo de vortaro mi komprenis iom vian leteron (Z); iom post iom (Z) (laŭ nepercepteblaj gradoj; kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo (Z) (
      guto, paŝo).
  • ioma
    Estanta en ia (malgranda) kvanto.
  • iomo
    Nedifinita, ĝenerale malgranda, kvanto.
  • iomete
    Nur malmulte: mi parolas iomete la anglan; restas nur iomete da vino; atendu ankoraŭ iomete.
  • iometo
    Tre malgranda kvanto: nur iometon ni aŭdis pri li (X); via iometo da kuraĝo (Z).
    atonio, grajno, guto, ombro.
  • iom-post-ioma
    Okazanta iom post iom: la iom-post-ioma unuiĝo de la homaro (Z).
    grada, progresiva.

    iom

    PMEG: iom

    Esprimoj

    Donu al la lupo io, ĝi postulos ĉiom.Donu al mi iom da tempo.Havi glason troa, iom da vaporo en la kapo.La artikolo havu karakteron iom sensacian.La policisto iom taŭzis la kaptiton.Li havis bonan porvivaĵo, eĉ iom pli.Obtuz, iom rompita voĉo.Pri kelkaj detaloj mi peto, ke ili estu redaktitaj iom pli precize.Vendi ion por iom da neniom.

    Kelkaj kumanmetaĵoj

    io,iom-post-iom,iom,iomet,iomet,iom,kio,kiom aj,kiom,kiomas,kiom,kiomfoj,kiom,kiomop,ne tiom... kiom..,nenio,neniom,nenioma ar,tio,tiom,tioma,ĉio,ĉiom,ĉioma ar,ĉiomanĝant,ĉiomo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    (malgranda) kvanto
    grado
    nombro
    progresiva

    Ankaŭ vidu:

    da, kelka, korelativo, morfemo, multa, pli

    Iel rilatitaj:

    certx da detalx gradx grandx kelkx korelativx kvantx morfemx multx nombrx pli progresivx tutx